
1. La epoko de hidrogena ekonomio.
La Konferenco pri Klimata Ŝanĝo de UN COP27, 2022 deklaris “La mondo estas en kriza jardeko por klimata ago. Limigi varmiĝon al ĉirkaŭ 1.5°C postulas, ke la tutmondaj ellasoj de forceja gaso ekmalaltiĝu antaŭ 2025, kaj estu reduktitaj je 43% antaŭ 2030. Tio lasas nur 7 mallongajn jarojn de nun.”
Jam estis konfirmite, ke 90% de la klimata ŝanĝiĝo devenas de homaj agadoj, el kiuj 55% estas pro karbondioksido. Ĉiuj registaroj luktas malaltigi forcejan gason, kaj investas diversmaniere al hidrogena ekonomio (en produkto, transporto kaj aliaj), ĉar hidrogeno estas la nura energio kiu povas anstataŭigi fosiliajn fuelojn.
2. Tutmonda projekto por Hidrogena ekonomio
Nun necesas al homaro 4a industria revolucio ne por progreso kaj antaŭeniro de homa vivo, sed por savi krizan homaron. Kaj mi povus diri, ke la sukcesa transformiĝo al hidrogena ekonomio estus 4a industria revolucio. Jen kelkaj detaloj:
(1) Kio estas hidrogena ekonomio
(2) produkto de hidrogeno (kolora spektro de hidrgena produkto)
(3) uzado de hidrogeno en diversaj industriaj kampoj.
(4) la projektoj de hidrogena ekonomio de EU, Azio kaj Ameriko.
Eŭropo akcelas la projekton ‘Eŭropa Hidrogen-spino’, kiu planas konstrui hidrogen-dukton de 2,800㎞ ĝis 2030. Ĉilio, Brazilo, Aŭstralio kaj Egiptujo investas produkti renovigeblan energion ‘hidrogeno’. Ĉina hidrogena strategio celas certigi energi-sekurecon kaj memstarecon, Japanio kaj Sud-Koreio rapide disvolvas la teknologion de hidrogeno por industrio kaj ĉefe aŭtomobilo.
3. Hidrogena Veturilo en 2035
- Ĉu elektra veturilo (EV) aŭ hidrogena veturilo (Fuelpila Elektra Veturilo=FCEV)?
La Parlamento kaj EU-landoj atingis interkonsenton pri la fina formo de la reguloj en oktobro 2022. Ekde 2035, ĉiuj novaj aŭtoj devus esti nul-emisioj kaj ne povas elsendi ajnan CO₂.(News European Parliament). La situacio samas en Usono kaj Aziaj landoj, ni devas elekti aŭ elektran aŭ hidrogenan aŭton. Kaj ni jam devas pridiskuti jenajn aferojn.
(1) la historio de hidrogena veturilo.
(2) la mekaniko de hidrogena veturilo.
(3) la produkto de hidrogeno kaj ĝia kosto
(4) la problemo de hidrogenumejo.
(5) mia 3-jara sperto de hidrogena aŭto
4. konkludo – kiel ni agu al la nova transformiĝo de energio?
Aktiva partopreno kiel bona konsumanto estas necesa.
D-ro SO Gilsu (1944) doktoriĝis en 1979 kaj ekde tiu jaro estis profesoro pri ekonomiko en la Universitato Sokyong en Seulo, kaj emeritiĝis en 2009. Li estis vicprezidanto de la Korea Asocio pri Ekonomia Historio kaj direktoro de la Instituto pri la Historio de Koguri. Li verkis 30 librojn kaj 100 tezojn pri ekonomia historio kaj orientazia historio. Korea Ministerio de Komerco, Industrio kaj Energio aljuĝis al D-ro SO Gilsu la unuan premion merita por hidrogena industrio okaze de ‘1-a Tago de Hidrogeno’(2022.11.01.).
Li esperantistiĝis en 1966, kaj aktivis kiel sekciestro de ILEI en Koreio kaj vicprezidanto de Korea E-Asocio. En UEA li membriĝis en 1971 kaj estis komitatano kaj estrarano pri la azia agado kaj pri faka kaj scienca aplikado 1989-1995. Kiel estrarano li redaktis la bultenon ‘Esperanto en Azio’ 1990-1995 kaj fondis la Komisionon pri Azia E-Movado en 1994. Ekde 2016 honora membro de UEA.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)