Esperanto apartenas tipologie al grupo de lingvoj tipaj de la okcidenta ekstremo de la eŭrazia kontinenta akso. Laŭlonge de tiu longituda akso, kiu etendiĝas de Pacifiko ĝis Atlantiko, homoj ĝuis dum jarmiloj la saman kvanton da sezona sunlumo. Tial, pli facile ol homoj de aliaj kontinentoj, la eŭrazianoj interŝanĝis siajn konojn pri la flaŭra kaj faŭna naturo kiun ili komune ĝuis, kaj ankaŭ lingvonivele ili evoluigis komunajn kulturajn trajtojn. Unu el ili estas la disvastiĝo de lingvotipologio laŭ kiu la predikato lokiĝas je la fino de propozicio, unu alia estas la manko de gramatikaj genroj. Ambaŭ trajtojn prezentas lingvoj ekde la japana ĝis la baska. Kontraste al tio, ekde la suda flanko de Mediteraneo, iom post iom disvastiĝis nova lingvotipologio, kiun plejklare, meze de la 2-a jarmilo a.K., jam prezentis la “nov-egipta” lingvo. Laŭ tiu modelo la verbo lokiĝas ĉe la komenco de propozicio aŭ tuj post la subjekto aŭ post fokusigita leksika elemento. Samtempe enkondukiĝis la vira kaj ina genroj, sed, krom tio, pluraj lingvoj konservis restaĵon de la antaŭa sistemo, nome la neŭtran genron. De la sudo de Eŭropo alfluis norden novaj ondoj da sistemaj reformoj, la plej rimarkindaj el kiuj estis la enkonduko de la prepozicioj, de konjunkcioj kaj subjunkcioj, kaj de rilativaj propozicioj aperantaj post la koncerna substantivo de la ĉefpropozicio. Ĉiuj tiuj novaĵoj jam enestis en la egipta lingvo de la 2-a jarmilo a.K. Esperanto, do, plene heredis la novan tipologion disvastiĝintan ĉe la lingvoj de Eŭropo kaj ĝin greftis en senprecedencan strukturon kie ĉiuj vortspecoj estas klare distingeblaj per aparta finaĵo kaj kie la vortradikoj ne estas fleksie modifeblaj.
Fabrizio Angelo Pennacchietti (1938), prezidanto de la Itala Instituto de Esperanto, plenrajta membro de Accademia delle Scienze di Torino (1783), senatano de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), studis ĉe la universitatoj de Torino, Romo kaj Munkeno, esploris en Turkio, Malto, Irako kaj Israelo, kaj instruis Semidan Filologion ĉe la universitatoj de Venecio kaj Torino.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)