Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2023 → lingva pejzaĝo ...
Lingva pejzaĝo en lingve diversecaj urboj: marĝena esplorkampo de socilingvistiko bilde klarigita per ekzemplaj kazoj
Gabriel Labrie
Resumo

Lingva pejzaĝo (angle: “linguistic landscape”) estas esplorkampo interligita al diversspecaj fakoj kiel interalie mediat-scienco, sociologio kaj lingvistiko. El socilingvistika vidpunkto eblas ĝin difini tiel: “La lingvo de publikaj stratŝildoj, varbadŝildoj, stratnomoj, loknomoj, vendejaj informŝildoj kaj publikaj ŝildoj de registaraj konstruaĵoj kuniĝas por formi la lingvan pejzaĝon de iu teritorio, regiono aŭ urba aglomeraĵo”1 (Landry & Bourhis, 1997: 25). La videblo de lingvoj ŝajnas esti specife riĉa esplorobjekto en urboj, en kiuj pluraj lingvoj uziĝas. En tiaj kuntekstoj gravas ankaŭ konsideroj pri la pozicio, grandeco kaj kombino de la diversaj lingvoj (Scollon & Scollon, 2003).

Tiu prelego divideblas en tri partojn. Unue prezentiĝas la ekesto de lingva pejzaĝo kiel socilingvistika esplorobjekto, eĉ antaŭ ol la samnoma esplorkampo aperis. Pro la diversspecaj situacioj, en kiuj lingva pejzaĝo jam esploriĝis, la unua parto superrigarde temas pri multlingvaj urboj en pluraj mondopartoj (Nadel k.a. 1977; Tulp 1978; Spolsky & Cooper 1991; Meune 2017; Moser 2020). En la dua prelegparto analiziĝas du bildokorpusoj, kiuj enhavas pli ol 900 ŝildojn memfotitajn en 2022 kaj 2023: unuflanke en Luksemburgo, la ĉefurbo de la oficiale trilingva lando Luksemburgio; aliflanke en la ĉefe franclingva metropolo Montrealo en Kebekio (Kanado). Danke al la metoda komparebleco de la du bildaroj, eblas ekzempli diversajn avantaĝojn de lingva pejzaĝo por pli klare priskribi lingvajn situaciojn preter formalaj kriterioj kiel lingva politiko aŭ lingvokonoj de la loĝantaro. En plejparte franclingva Montrealo, oni interalie povas observi la okulfrapan videblon de la angla kaj aliaj lingvoj kiel ekzemple la ĉina. En Luksemburgio, oni povas substreki la uzon de multe pli da lingvoj ol la rekonataj, interalie la surprize gravan rolon de la angla en la publika spaco. Surbaze de tiaj konsideroj, la tria kaj lasta parto de la prelego montras pliajn analizvojojn por ekzameni ekestantajn ŝanĝojn en iu lingva situacio pere de ĝia lingva pejzaĝo.

La prelego espereble komprenigos al klera publiko la miskonatan valoron de lingva pejzaĝo kiel indikaro de socilingvaj ŝanĝoj. Tiucele la bilda bazo de la esplorobjekto kapabligas interesatojn ankaŭ memstare interpreti lingvajn ŝanĝojn en iu loko – ekzemple rilate enmigradajn fluojn, plivalorigon de dialektoj aŭ lingvaj variantoj kaj ekeston de novaj lingvoj.

Biografio

Gabriel Labrie naskiĝis en Montrealo, Kebekio (Kanado). Li unue studis la germanan kaj katalunan kaj, post studtempo en Germanio, kie li studis ankaŭ la svedan kaj polan, li estas nun doktoriĝa studento en la sekcio de ĝermanaj studoj de la Universitato de Montrealo. Lia esplorprojekto temas pri plurlingveco en Luksemburgio kaj ĝiaj efikoj sur lingvopreferoj kaj lingvouzo.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2023 → lingva pejzaĝo ...
Supren
UEA, 2026