Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2023 → quantum entanglement: ...
Quantum entanglement: the mysterious glue of the quantum world
Jesper Lykke Jacobsen
Abstract

Kvantuma interplekto priskribas la dependecon inter la kvantumaj statoj de pluraj partikloj. Tiu interdependeco ekzistas, eĉ se la koncernaj partikloj troviĝas longe for unu de la aliaj. La fenomeno impresas paradoksa, ĉar unuavide ĝi ŝajnas permesi tujan interŝanĝon de informoj pro la mezuro de kvantuma stato, do komunikon pli rapidan ol la lumrapido. La koncepto de interplekto tial malplaĉis al Ejnŝtejno, Podolsky kaj Rosen (EPR), kiuj en 1935 publikigis esplorartikolon celantan malmunti la mistifikon kaj deklari kvantuman meĥanikon nekompleta priskribo de la fizika realo. Kaj tamen la konkludo de EPR estas malĝusta, kiel definitive montris Alain Aspect en 1982 per ingenia eksperimento, por kiu li ricevis la Nobelpremion en 2022. En tiu ĉi prelego mi unue resumas la debaton pri realeco en kvantuma meĥaniko antaŭ 1935. Poste mi klarigas la kritikon de EPR kaj kiel tiu ĉi malvalidiĝis pro la eksperimento de Aspect. Fine mi rilatas kvantuman interplekton al nuntempaj studoj de kvantuma komputiko kaj al mia propra esplorfako, kiu estas kvantumaj kampteorioj en du dimensioj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2023 → quantum entanglement: ...
Supren
UEA, 2026