
Kvantuma interplektiteco priskribas la dependiĝon inter la kvantumaj statoj de pluraj partikloj, eĉ se tiuj ĉi troviĝas longe for unu de la aliaj. Tiu fenomeno impresas paradoksa, ĉar unuavide ĝi ŝajnas permesi interŝanĝon de informoj pli rapidan ol la rapideco de la lumo. Tial la koncepto de interplektiteco tiom malplaĉis al Ejnŝtejno, Podolski kaj Rosen (EPR), ke ili en 1935 verkis artikolon celantan malmunti la mistifikon kaj deklari la kvantuman meĥanikon nekompleta priskribo de la realo. Tamen EPR malpravis, kiel definitive montris Alain Aspect en 1982 per inĝenia eksperimento, por kiu li ricevis la Nobelpremion en 2022. En tiu ĉi prelego mi klarigas pri kio temas, kaj mi rilatas la kvantuman interplektitecon al nuntempaj studoj de kvantuma komputiko kaj al mia propra esplorfako, kiu estas kvantumaj kampteorioj en du dimensioj.
Jesper Lykke Jacobsen (1971), profesoro pri teoria fiziko ĉe Sorbono kaj École Normale Supérieure (Parizo). Scienca konsilisto por la franca Atomenergia Komisariato (Saclay). Aŭtoro de ĉirkaŭ 170 sciencaj publikiĝoj, specialisto pri konforma kvantuma kampteorio kaj ties apliko al modeloj de statistika fiziko. Gvidis 17 doktoriĝajn studentojn. Laŭreato de la premio Paul Langevin (2016) kaj honora membro de Institut Universitaire de France. Membro de Akademio de Esperanto de 2019.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)