
La publiko ĝenerale havas tre klaran sintenon rilate al neregulaĵoj (ekz-e neregulaj verboj) en lingvo: ili estas abomenindaj malperfektaĵoj. Lingvistoj kaj psikologoj tamen havas tute alian ideon, surbaze de esplorlaboro de la pasintaj jardekoj. En ĉi tiu prelego mi prezentos tri ideojn kiuj estas nun vaste akceptataj de esploristoj sed kiuj eble surprizos la publikon.
(1) Neregulaĵoj estas utilaj. Por diri regulan verbon en frazo, la parolanto devas tre rapide kombini la radikon kaj afikson (ekz-e en la angla, cook ‘kuiri’ + ed ‘pasinteco’ por krei cooked ‘kuiris’). Tiu ago postulas tempon kaj cerban fortostreĉon kiun oni povas mezuri en eksperimentoj. Por diri neregulan verbon, la parolanto simple devas trovi ĝin en la memoro (ekz-e ate ‘manĝis’ en la angla, anstataŭ eat + ed), kio estas mezureble pli rapida. Regulajn verbojn oni do devas “konstrui”, sed neregulaj verboj estas jam “pretaj” por elparolo.
(2) (Ne)reguleco ŝanĝiĝas dum la vivodaŭro. Infanoj dum la unuaj vivjaroj traktas verbojn kiujn oni tradicie konsideras regulaj kiel neregulajn. Tio estas, ili traktas formojn kiel cooked kiel unuaĵojn, ne kiel kombinaĵojn (cook + ed) kiel faras pliaĝaj infanoj kaj plenkreskuloj. Iom post iom ili konstatas ke tiaj formoj estas disigeblaj kaj regulaj. Okazas ankaŭ inverse: infanoj ofte traktas (tradicie) neregulajn verbojn kiel regulajn kaj formulas regulon kiun ili poste forlasas.
(3) Plenkreskuloj kiuj lernas novan lingvon alproprigas la (ne)regulecon de la lingvo malpli efike ol infanoj. Ekz-e, nedenaskaj parolantoj de la angla simple ellasas la pasintecon de verbo (kaj diras cook kaj eat anstataŭ cooked kaj ate) multe pli ol infanoj. Oni ankoraŭ ne scias kun certeco kial tiu fenomeno okazas, sed unu promesplena ideo estas ke ĝi rilatas al konata ŝanĝo en la memorkapablo dum la vivodaŭro. Infanoj havas tre fortan “proceduran memoron” kaj tiel povas efike apliki lingvajn regulojn (por “konstrui” verbojn dum oni parolas, ekz-e), sed tiu memorkapablo komencas malfortiĝi dum la maturiĝo (kaj dum la malgrandiĝo de la bazaj ganglioj en la cerbo) kaj eble pro tio, oni alproprigas la regulecon kaj neregulecon de vortoj malpli efike.
Resume, oni facile povas kompreni kial la publiko malamas neregulaĵojn en lingvo, sed el scienca vidpunkto, neregulaĵoj estas natura kaj utila parto de la normala funkciado de lingvo kaj grava ilo por pli profunde kompreni la homan lingvon ĝenerale.
Grant Goodall estas profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio, San Diego. Li estas specialisto pri sintakso kaj studas sintaksajn strukturojn kaj procezojn, ilian interagadon kun aliaj kognaj procezoj, kaj la alproprigon de tiuj strukturoj kaj procezoj dum la vivodaŭro. Li estras la Laboratorion pri Eksperimenta Sintakso en la universitato, regule aŭtoras tiutemajn artikolojn, kaj redaktis la lastatempan Cambridge Handbook of Experimental Syntax. Li estas prezidanto de Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj membro de la Akademio.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)