
La pli larĝa Malsupra Kongo-regiono en Mezafriko estas hejmo de la Kikongo lingvaro (KLC), vasta lingvaro de regionaj lingvo-variaĵoj en kvar najbaraj landoj: Angolo inkluzive de Kabindo, la Demokratia Respubliko Kongo, la Respubliko Kongo kaj Gabono. Miaj doktorigaj esploroj celis akiri pli bonan komprenon pri kiel la Kikongo Lingvaro (KLC), kun speciala fokuso pri Kabindo, estis formita tra la tempo. Mi faris tion adoptante histori-komparan lingvan aliron al fonologia, morfo-fonologia kaj morfologia variado, kiujn nuntempaj lingvo-variaĵoj manifestas inter si, kaj koncerne historiajn variaĵojn por kiuj skribita dokumentado estas havebla. La plej malnovaj dokumentoj jam datas de antaŭ preskaŭ kvar jarcentojn. Ĉi tiu esploro kompletigas pli fruajn studojn pri la historio de la KLC ene de la BantUGent esplorgrupo, aparte la leksikon-bazitaj lingvo-genetikaj klasifikoj. La doktoriga disertaĵo estas akumula kaj inkluzivas kvar artikolojn rilatajn al bantua spirantiĝo kaj vokalnombra redukto de 7 al 5, progresema vokalharmonio implikanta verboderivajn sufiksojn, vokalharmonion kiel parton de la pli larĝa morfo-fonologio de la verba finaĵo * ide uzata por la ĵusa pasinteco, kaj diminutivoj. Mi proponas paroli pri la dua kaj kvara temoj, kaj klarigi pri la originalaj lingvaj mapoj de Kabindo kiujn mi faris kaj pri aliaj datenoj akiritaj dum pluraj sinsekvaj surlokaj esplorvizitoj. La konkludoj prezentas respondojn al la kvar ĉefaj esplordemandoj de la disertaĵo, tri apartenantaj al la historia evoluo de la KLC kaj unu al la laŭplana promocio de la normigita lingvo Ibinda en Kabindo.
Heidi Goes (n. 1976) partoprenis en kulturinterŝanĝa programo en Indonezio post siaj mezlernejaj studoj. Poste ŝi studis afrikajn lingvojn kaj kulturojn en la universitato de Gento, kaj verkis licenciulan diplomverkaĵon pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko, kun speciala atento al Tanzanio kaj Togolando. En junio 2007, tagon post la lanĉo de ŝia unua libro, Afero de espero, kiu estis reverko (kaj traduko) de tiu diplomverkaĵo, ŝi ekesploris pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, pro la kombino de sia ligilo al Indonezio kaj esploremo. Tio rezultis en la libro Movadaj insuletoj (2018). Ŝi ricevis la premion Deguchi en 2019 pro la instruado kaj esploroj. En novembro 2014 ŝi ekesploris pri la kikonga lingvaro sine de la universitato de Gento kaj defendis sian disertacion la 1-an de aprilo 2022.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)