Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2023 → internacia kunfluo ...
Internacia kunfluo de valoroj: Torino kaj Academia pro Interlingua
Věra Barandovská-Frank
Resumo

Torino havas specialan valoron por esperantistoj kaj ĝenerale por interlingvistoj: ĝi estis en la jaroj 1910-1939 sidejo de internacia organizaĵo "Academia pro Interlingua", en kiu kunfluis diversaj proponoj kaj opinioj pri konstruo, enkonduko kaj uzo de internacia helplingvo, en modela kunlaboro de lingvistoj kaj aliaj sciencistoj el diversaj nacioj de la tuta mondo.

La originala "Akademio por mondolingvo" estis fondita en 1887 en Munkeno por evoluigi kaj propagandi volapukon, la unuan sukcesan planlingvon. Post transira fazo, dum kiu ĝi uzis latinidan naturalisman planlingvon Idiom Neutral, ĝia direktoro iĝis torina matematikisto Giuseppe Peano (cetere disĉiplo de Enrico d'Ovidio, iama rektoro de torina Politekniko - nia kongresejo). Ekde 1910, la Akademio estis oficiale registrita en Torino. Ĝi malfermiĝis por ĉiuj favorantoj de diversaj formoj de latinide bazita interlingvo: sur la paĝoj de ties organo "Discussiones" kaj poste en la revuo "Schola et Vita" pritraktiĝis dekoj da planlingvaj projektoj kaj aperadis sciencaj artikoloj de ducento da aŭtoroj, inklude esperantistoj. Inter la membroj estis konataj interlingvistoj kiel Otto Jespersen, Jules Meysmans, Alfred Michaux, Alice Vanderbilt Morris, Edgar de Wahl, Sylvia Pankhurst k.a.

Kvankam "Academia pro Interlingua" estis dissolvita sub la Mussolini-reĝimo, ĝia valoro por la internacia planlingvo-movado estas tre grava: ĝi preferis uzi, sub la nomo "Interlingua", la planlingvon Latino sine Flexione, proponitan de Giusepe Peano. Kelkaj el la membroj kaj kunlaborantoj de la Akademio fondis IALA-n (International Auxiliary Language Association), kiu siavice konstruis novan planlingvon "Interlingua", uzatan ĝis nun.

Biografio

Věra Barandovská-Frank – ĉeĥino, klasika filologo, habilitiĝis pri interlingvistiko ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj, kie ŝi estas profesorino. Instruis en universitatoj en Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio kaj Germanio, nun instruas ĉe la Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz – Universitato Poznań (PL). Ŝi laboris kiel eldonistino kaj redaktorino en Paderborn (D). Estas membro de UEA kaj de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik, Berlino). Ŝi engaĝiĝas en latinlingva movado, estas poligloto, verkis ĉ. 130 publikaĵojn.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2023 → internacia kunfluo ...
Supren
UEA, 2026