
Medicina turismo signifas vojaĝi eksterlanden por ricevi medicinajn servojn. La celo povas esti ricevo de servo ne ekzistanta en la loĝlando, servo malpli kosta en la turismlando aǔ servo kiu ne bezonas longan vicon en la turismlando. Ofte estas kelkaj celoj, inkluzive de aliaj turismaj celoj (vizito de alia lando, vizito de parencoj aǔ amikoj, pilgrimado, ktp). Kosmetikaj operacioj, dentkuracado kaj kuraco de malfekundeco estas oftaj serĉataj servoj. Psikiatriaj kaj medikamentaj kuracadoj malofte estas serĉataj. La celo de medicina turismo povas esti prevento. La aktuala ekzemplo estas serĉo de vakcino kontraǔ Kovimo en alia lando kiam ne ekzistas vakcinado en loĝlando aǔ ne ekzistas bonkvalitaj vakcinoj. La danĝeroj de medicina turismo estas infektoj, aliaj komplikaĵoj de la kuraco, morto de la paciento, kaj financaj, leĝaj aǔ kulturaj problemoj. Grava obstaklo estas lingvaj problemoj. En certaj okazoj, la kuracisto kaj paciento estas samlingvaj, aǔ povas bone paroli saman lingvon. Tamen en multaj okazoj, ili bezonas tradukiston. Tio pliigas la koston kaj faras novajn problemojn.
Asociita Profesoro pri Pediatria Kardiologio, Infana Medicina Centro, D-ro Gharib Stato, Keshavarz Bulvardo, Teherano, Irano. Iranano (naskiĝis en Mashhad, Irano, la 27-an de aŭgusto 1967).
Interes-kampoj: Pediatriaj koraj intervenoj, Marfan-sindromo kaj aliaj aortopatioj, Pompe-malsano.
Eduko: Medicino en Universitato de Medicinaj Sciencoj de Mashhad; Pediatrio en Universitato de Medicinaj Sciencoj de Mashhad; Pediatria Kardiologio en Shaheed Rajayee Kor-vaza Centro, Irana Universitato de Medicinaj Sciencoj; Pediatria kor-interveno en Berlino, Germanio.
Honoroj kaj distingoj:
Esperanto
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)