Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2022 → spac-teleskopoj: de ...
Spac-teleskopoj: de Hubble ĝis James Webb
Amri Wandel
Resumo

Fine de decembro 2021 la tuta mondo sekvis la lanĉon de la spac-teleskopo James Webb, sekvanto de la teleskopo Hubble, kiu dum tri jardekoj da observado akiris plej fantastajn fotojn kaj siencajn rezultojn, pli ol ajna alia teleskopo. James Webb, kiu estas centoble pli potenca ol Hubble, esploros la unuajn stelojn kaj galaksiojn en la prauniverso kaj serĉos vivsignojn en eksterplanedoj en foraj sunsistemoj.

Aldone al la IKU-enkonduka prelego esas proponata AIS-kurso pri la historio kaj sciencaj atingoj de teleskopoj en la spaco, kun emfazo pri Hubble kaj James Webb, sed ne nur ili. Aldone al Hubble, kiu observas ĉefe en videbla lumo, oni sendis multajn teleskopojn kiuj funkcias per aliaj specoj de radiado, kiel Spitzer en infraruĝo, Chandra en X-radioj, Plank en mikroradiado, Kepler por malkovri eksterplanedojn kaj multaj pli, ĉiu el ili revoluciis nian komprenon de la universo.

Dum sia 30-jara funkciado la teleskopo Hubble atingis mirindajn bildojn kaj rezultojn, multe pli ol ajna alia teleskopo, sur la Tero aŭ en la spaco. Kiel aludas la titolo, en unu prelego oni vidos la plej elstarajn bildojn de Hubble: de planedoj kaj satelitoj en nia sunsistemo ĝis pra-galaksioj antaŭ en la juna universo.

La nova spac-teleskopo James Webb (JWST) kiu observos eĉ pli for, ĝis la unuaj galaksioj kiuj aperis nur 300 milionoj da jaroj post la praeksplodo. Kontraŭe al Hubble, kiu orbitas la Teron je alteco de ĉirkaŭ 600 km, JWST orbitos la sunon 1,5 milionojn da km for de Tero. Pro tiu fora situo, JWST ne estos atingebla de riparmisioj, kiel estis Hubble kaj ĝia aparataro, kiu estas multe pli kompleksa ol tiu de Hubble, devas funkcii perfekte. Centoble pli potenca ol Hubble, James Webb povos realigi senprecedencajn observojn, kiuj ĝis nun estis ekster la atingo de la homaro, kiel aperon de la unuaj steloj en la universo kaj serĉon de vivsignoj en eksterplanedoj. Fine ni provos kompreni, kial spac-agentejoj kiel NASA kaj ESA (la Eŭropa Spac-Agentejo) investas grandegajn monsumojn por sendi teleskopojn al la spaco? Teleskopoj sur la Tero estas limigitaj de la atmosfero, kiu nebuligas la bildon en videbla lumo, al kiu ĝi estas travidebla. Krome, ekzistas specoj de radiado kiel ultraviola (UV), rentgenaj-radioj (X) kaj gama-radioj kiuj estas blokitaj de la atmosfero, do por observi ilin oni devas sendi la koncernajn teleskopojn ekster la atmosferon. Por akiri kompletan bildon de la universo, astrofizikistoj uzas ankaŭ ĉi tiujn specojn de radiado per specialaj spacteleskopoj, kiuj povas observi tiujn specojn de radiado. Ni aŭdos pri misioj kiel Spitzer kaj Herschel en la infraruĝo, ROSAT, XTE kaj Chandra en X-radioj, kaj Compton, INTEGRAL kaj Fermi en gama-radioj.

Aparta familio de satelitaj teleskopoj esploris la kosman fono-radiadon (angle Cosmic Microwave Background), la plej konvinka pruvo de la teorio de Praeksplodo. Plejparte tiu radiado ne penetras tra la atmosfero kaj tial devas esti studata per spac-teleskopoj kiel COBE, WMAX kaj Plank. Por malkovri eksterplandeojn similajn al Tero, surteraj teleskopoj ne sufiĉas, kaj tial NASA sendis la spac-teleskopon Kepler, kiu dum 5 jaroj malkovris milojn da planedoj, en pluraj el kiuj JWST serĉados vivsignojn.

Biografio

Amri Wandel estas profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalmeo. Esploras astrobiologion, nigrajn truojn kaj aktivajn galaksiojn. Prezidanto de la Israela societo por Astrobiologio kaj membro de la Internacia Astronomia Unio. En Esperantujo li estas UEA-estrarano pri Scienca kaj Faka Agado (kvaran fojon ekde 1995). Prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (ekde 2016) kaj membro de la  Akademio de E-o (ekde 1992). Iama prezidanto de TEJO (1981-1983) kaj ĝia honora prezidanto, iama prezidanto de E-ligo en Israelo (1990-1996; 2008-2020) kaj redaktoro de ĝia bulteno. Verkinto de la libroj "La Kosmo kaj Ni" (en Esperanto 2001,2005, 2017) kaj "Astrofiziko kaj vivo en la universo" (en la hebrea, 2021), ofta kontribuanto al la Internacia Kongresa Universitato, ĝia sekretario (ekde 2006) kaj redaktoro de multaj IKU-libroj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2022 → spac-teleskopoj: de ...
Supren
UEA, 2026