Vitron ĉiuj vidas ĉie ĉiam kiel materialon por fenestro de domo kaj aŭto, substrato aŭ kovroplato de televidilo, komputilo, poŝtelefono kaj brakhorloĝo, kaj glaso, botelo, artaĵo ktp. Vitro havas tre utilajn karakterojn kiel travideblecon, malmolecon, hermetikecon kaj kemian stabilecon. Vitro ege kontribuis por disvolvado de homaro. Ekzemple invento de teleskopo kun vitra lenso disvolvis astronomion, kaj same mikroskopo progresigis biologion. En la 20a jarcento optika fibro de vitro fariĝis la bazo por hodiaŭa mondo interreta. UN deklaris la Internacian Jaron de Vitro 2022 por diskonigi kaj akceli kontribuadon de vitro al la internacia socio.
En la prelego estos klarigataj kio estas vitro science kaj kial unikaj karakteroj de vitro montriĝas. Vitro estas amorfa substanco, kiu solidiĝis de likvo sen formado de kristalo. La plej tipa kaj baza vitro de neorganika substanco estas vitro de SiO2 (silicia dioksido). Ĝia atomstrukturo konsistas el 3-dimensie konektitaj SiO4-kvaredroj sen periodeco je longa distanco. Travidebleco, la plej grava karaktero de vitro, troviĝas pro tio, ke la substanco mem ne sorbas videblan lumon kaj vitro ne havas limojn de grajnoj.
Ekzemploj de epokfaraj teknikoj kaj uzoj de vitro estos montrataj. En malnova tempo vitroplato ne havis altajn platecon kaj fortecon. Kiu tekniko ŝanĝis la kvaliton draste? Tio estas Flosigo-procedo de stan-banujo. Fandaĵo de vitro flosas sur fandaĵo de stano, kaj la flosigita tavolo fariĝas vitroplato per malvarmigo. Por optika fibro estis inventita SiO2-vitrofibro kun tre alta pureco, kiu estas produktita per kemia vapor-precipitado. En la vitrofibro atenuiĝo de lumo estas tre malgranda. Tial ĝi estas uzita per du-tavola strukturo de vitrofibroj kun diferencaj refraktaj indicoj. Reto de optika fibro estis instalita en la tuta mondo. Krome kelkaj aliaj uzoj de vitro per novaj teknikoj estos prezentataj, kaj estonta nova ebleco de vitro estos menciata.
Naskiĝis en Jokohamo, Japanio (1948). Laboris longe en esplorcentro de iu kemia kompanio, kiu ĉefe produktas vitraĵojn. Doktoriĝis pri teknologio per studo pri ceramikaj materialoj. Ekde 2005 laboras en New Glass Forum en Tokio por scienca datumbazo pri vitro. Lekciis pri neorganikaj materialoj ĉe Yokohama Nacia Universitato dum 2008- 2014. Prezidanto de Jokohama Esperanto-Rondo (nun, Neprofitcela Organizo Esperanto Jokohama) dum 1998-2007, LKK-ano por la Jokohama UK en 2007, kaj Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto dum 2012-2020.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)