
Disponeblo de sufiĉe da pura akvo estas esenca kondiĉo por vivo sur nia planedo, kaj tion agnoskas la Celo # 6 kadre de la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Malgraŭ la fakto ke kiel kemiaĵo akvo estas relative abunda sur la Tero, nur eta parto de la ekzistanta akvo taŭgas por satigo plejparto de la homaj bezonoj. Tiu ĉi prelego prezentas la kemiajn parametrojn kiuj ebligas aŭ malebligas diversajn uzojn de akvo, la analizajn ilojn nuntempe uzatajn por certigo de tiuj parametroj kaj plurajn sciencajn kaj teknologiajn evoluojn por plibonigo de akvokvalito kaj por recikligo de akvo post homa uzo.
Naskiĝis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esplorinteresoj rilataj al x-radia absorbada spektroskopio kaj al neŭtrona difraktado kaj ilia apkikado al studo de diversaj materialoj je la nanometra skalo kaj al mediprotektado. Esperantisto ekde 1984. Preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Goteburgo), en Havano en la 95a UK kaj en Bonaero en la 99a. UK, 100ª Lillo kaj 101ª en Nitro, 102a UK en Seulo kaj 104a en Lahti. Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kaliforia kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de la landa asocio Esperanto-USA (2010 ĝis nun) Instruis en Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010). Elektita al la Akademio de Esperanto (2016). Organizanto de la Esperantologia Konferenco kadre de la UK-oj ekde 2015. Elektita al la Estraro de UEA en 2019.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)