
La Silkaj Vojoj, landaj kaj maraj, estas la ĉefa ligo inter la orienta kaj okcidenta mondoj dum jarmiloj. Malgraŭ ties nomo, ne nur valoraj varoj kiel silko, spicoj, teo, vitraĵo, kaj porcelano moviĝis sur la antikvaj vojoj. Ankaŭ sciencaj ideoj (matematiko kaj astronomio de Barato kaj Grekio) kaj inventaĵoj (papero, kompaso, pulvo, kaj presado de Ĉinio) disvastiĝas tra la ampleksa transporta reto. En tiu-ĉi prelego, oni fokusiĝas je la sciencaj ideoj kaj inventaĵoj de diversaj kulturoj kaj ties sorto en diversaj partoj de Eŭrazio dum la 1a jarmilo p.K.
Denaske el Honkongo, kanadano D-ro Mak diplomiĝis pri lingvistiko ĉe McGill-Universito en Montrealo en 1996. Li doktoriĝis pri Budhisma filologio ĉe Pekina Universitato kaj poste daŭrigis sian esploristan karieron en Germanio, Usono, kaj laste Japanio, kie li estis vic-profesoro pri la historio de scienco en Kiota Universitato. Inter liaj fakaj interesoj estas: sanskrita literaturo, historikaj religiaj kaj sciencaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Barato, kaj la historio de scienco. Li nun faras esploron ĉe la Needham Esplora Instituto en Kembriĝo, Britio, kaj okupiĝas pri sia eldonota libro pri la historio de fremda astronomio en Ĉinio.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)