
Petrofiziko (el la greka “petra” = roko + fiziko) estas la studo de la fizikaj kaj kemiaj proprecoj de rokoj (rokaĵoj) kaj ilia fluida enhavo, per rektaj aŭ nerektaj analizoj, kun kvanteca celo, aplikata ĉefe en la esploro de mineralaj kaj energiaj rimedoj en la terkrusto, precipe (sed ne nur) en la identigo kaj taksado de hidrokarbonaj akumuliĝoj ĉe nafto-putoj. Petrofizika Taksado estas la karakterizado de rokoj kaj fluidoj per iliaj fizikaj proprecoj, ĉu nerekte mezuritaj per puto-sondaĵoj, ĉu rekte mezuritaj el rokaj kaj fluidaj specimenoj, precipe kun la celo identigi la traboritajn rokojn kaj ĝiajn fluidojn kaj kalkuli la porozecon (porhavecon) kaj saturadon de rokoj per hidrokarbono aŭ akvo. Per tiu prezento la ĉeestantoj povos unue scii pri la bazaj datumoj necesaj por la petrofizika analizado, kiel natura gama-radiado, elektra rezisteco (specifa rezistanco), denseco kaj akustika rapideco, akiritaj per elektra sondado en nafto-putoj. Poste ili povos kompreni la bazan laborfluon de Petrofizika Taksado por kalkulado de argileco, porozeco kaj fluid-saturado de traboritaj roktavoloj. Aldone estos baza prezento pri akirado kaj interpretado de sismaj datumoj, sedimenta geologio, formado de nafto-sistemoj kaj teknikoj por traborado de nafto-putoj, ĉar tiuj estas scioj necesaj por la petrofizika analizado. Finfine estos prezento pri la apliko de Petrofiziko ankaŭ por studo de subteraj akvo-rezervoj kaj geoterma energio cele al daŭripova evoluigo. Povos esti ekzercoj, tiel ke ĉeestantoj plenumu analizadon kaj faru kalkulojn por taski ĉu la traboritaj roktavoloj en sedimentaj basenoj estas efektivaj rezervujoj por ekspluatado de mineralaj kaj energiaj rimedoj utilaj por la socio.
Fernando MAIA Jr. estas brazila esperantisto kaj geologo. Li bakalaŭriĝis pri Geologio en la Universitato de Braziljo (2005) kaj specialistiĝis unue pri Analizo de Sedimentaj Basenoj en la Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro (2007) kaj poste pri Kompleksa Petrofiziko en la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino en Usono (2010). Li komencis labori kiel geologo kaj petrofizikisto en 2007 por la nafto-kompanio de Brazilo, Petrobras, en la nordorienta urbo Arakaĵuo. Ekde 2015 li estas kunordiganto en Petrobras, ĉe la sidejo de la kompanio en Rio-de-Ĵanejro. Post la reveno de Usono li estis invitita instrui petrofizikon en la Universitato Petrobras kaj en la Federacia Universitato de Serĝipo en Arakaĵuo kaj kunrespondecis pri la revizio kaj aktualigo de la kapabligaj programoj de Petrobras por geologoj kaj petrofizikistoj. Li estis elektita prezidanto (2016-2018) de la brazila ĉapitro de la Monda Societo de Petrofiziko (SPWLA), kiam tiam li inaŭguris la unuan studentan ĉapitron de SPWLA en Sud-Ameriko, ĉe la Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro. Li respondecis pri rilatoj kun universitatoj en Petrobras kaj SPWLA kaj en 2019 li estis elektita regiona direktoro de SPWLA por Latin-Ameriko, kun aparta kunagado ĉe la Industria Universitato de Santander en Kolombio. Tiun postenon tamen li poste abdikis por povi sin dediĉi al Universala Esperanto-Asocio (UEA) kiel Vicprezidanto. En 2020 li estis invitita krei tutnovan kapabligan programon por Petrobras pri geologia modelado por esploristaj geologoj kaj kunordigi novan funkcimodelon en la kompanio por la fakoj geologia modelado, geokemio kaj petrofiziko aplikitaj al esplorado, pro kio li nuntempe kunordigas teamojn al tiuj fakoj dediĉitajn.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)