Ambaŭ la hungar-devena ekonomia historiisto Karl Polanyi kaj ĵurnalistino Naomi Klein havas fortajn ligojn kun Montrealo. Polanyi ekloĝis en Kanado kiam li estis instruanta ĉe Universitato Columbia en Novjorko kaj la Instituto Karl Polanyi pri Politika Economiko troviĝas nuntempe ĉe Universitato Concordia en Montrealo. Klein naskiĝis en Montrealo. Ambaŭ pensistoj kritikas merkatekonomion kaj novliberalismon. En mia kontribuo mi precipe priparolas iliajn librojn La granda transformado: la politikaj kaj ekonomiaj originoj de nia tempo (1944) kaj La ŝoka doktrino: la kresko de disastra kapitalismo, montrante paralelojn kaj kontrastojn inter iliaj verkoj.
Biografieto: Alessandra Madella, italino, studis japanan lingvon kaj literaturon ĉe la Universitato Ca’ Foscari de Venecio (Italio) kaj la Universitato de Tokio (Japanio). Ŝi doktoriĝis pri Komunikaj Studoj (Retoriko) ĉe la Universitato de Iowa (Usono), pere de disertacio pri la franca filmo Hiroshima mia amo. Ŝi instruis Filmhistorion kaj Esperanton ĉe la Artkolegio de Kunming en Ĉinio. Ŝi prelegis pri Karl Polanyi, Naomi Klein, Giovanni Arrighi kaj ekonomika retoriko dum la Itala Kongreso en Asizo, 2021.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)