Ludvik Zamenhof aŭtoris en 1887 la unuajn kvar historiajn dokumentojn de la historio de Esperanto: tio, kion oni nomis “Unua Libro” estas fakte teksto en kvar lingvoj (rusa, pola, franca, germana). Tiu ĉi dokumento estas la matrico de multaj aliaj broŝuroj en diversaj lingvoj, kiuj ankaŭ enhavas pravigon de la Esperanto-projekto kaj prokuras la unuajn elementojn ebligantajn ĝian lernadon (gramatiko, baza vortprovizo).
Ĉiuj aŭtoroj, kiuj interesiĝas pri la komenca periodo de Esperanto redaktis pli-malpli kompletajn listojn de tiuj ĉi broŝuroj, manlibroj kaj vortaroj, kaj ĝenerale asimilas ilin al la kvar Unuaj Libroj de 1887 (Kanzi, Schor, Korĵenkov....). Ĉar la historiografio estas centrita sur la persono de la fondinto kaj sur la progresema evoluo de la lingvo mondskale, la personeco de la aŭtoroj de tiuj "propagandaj" tekstoj ĝenerale malmulte interesas. Ilia agado tamen atestas pri la rapida disvastiĝo de la ideo en tre diversaj lokoj kaj medioj.
Tamen en la daŭro de kelkaj jaroj estis eldonitaj dek sep broŝuroj aŭ vortaroj rekte inspiritaj de la enhavo de la Unua Libro, en Imperia Rusio, en la Germana Imperiestra Regno, en Usono, en Bulgario, ktp. Tiuj ĉi broŝuroj estas verko de dek kvin Esperanto-aktivuloj, el kiuj kelkaj fariĝis figuroj en la Esperanto-historio, kiel Lorenz, Bogdanov, Libeks, Geoghegan, dum aliaj estas apenaŭ konataj krom laŭnome (Steinhaus, Nielsen, Najmanovich, Frollo). Ilia laboro ebligis prezenti la novan lingvon al parolantoj de dek tri pliaj lingvoj.
Mi proponas en ĉi tiu prelego prezenti la enhavon de tiuj dudek dokumentoj, kiuj foje estas ege malsimilaj al la kvar originaloj de 1887, kaj skizi la biografiajn trajektoriojn de iliaj aŭtoroj. Mi reliefigos la rimarkindan popularecon de la unua vortaro entenanta 900 vortojn, la komenca "vortaro" de Zamenhof, reproduktita en la plej multaj lingvo-versioj, kaj kies plej atentokapta adapto estas la Esperanta-jida versio de 1888.
Studinta historion kaj geografion, Denis Eckert doktoriĝis pri geografio (1992, Paris-1 Sorbonne Universitato), laboris pri la transformoj de la postsovetia spaco (Rusio, Ukrainio), kaj ankaŭ pri la tutmonda cirkulado de sciencaj konoj en la nuntempa mondo (geografio de scienco). Li laboris en Montpeliero, Moskvo, Tuluzo, Berlino kaj Parizo. Li estis gastprofesoro en Leipzig kaj Montrealo. Ekde 2019, li esploras la tutmondan disvastiĝon de Esperanto inter 1887 kaj 1914, kun aparta fokuso pri lernolibroj kaj vortaroj. Li studis pli precipe la serion de Unuaj Libroj aperintaj inter 1887 kaj 1892. Li gvidas kun Bernhard Struck (St Andrews), Pascal Dubourg Glatigny (Parizo) kaj Martin Aust (Bonn) la franc-germanan seminarian serion “Esperanto-Paradigmo" pri la transnaciaj agadpraktikoj. Lia studo pri la historio de Esperanto estis prezentita en konferencoj en Vieno, Berlino, Erfurto, Madrido kaj Parizo.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)