Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2021 → nigraj truoj ...
Nigraj truoj kaj gravitaj ondoj
Amri Wandel
Resumo

Ambaŭ tiuj ekzotaj fenomenoj antaŭviditaj de la Ĝenerala Teorio de Relativeco de Einstein, estis dum multaj jaroj konsiderataj kiel matematikaj kuriozaĵoj, ne vere ekzistantaj en la reala mondo. Eĉ Einstein mem dubis pri la reala ekzisto de tiuj du fantastaj kaj malfacile percepteblaj manifestiĝoj de sia teorio. Nigraj Truoj estis malkovritaj de astronomoj antaŭ ĉ. kvindek jaroj, gravitaj ondoj antaŭ kvin jaroj, en septembro 2015 (Nobelpremio pri fiziko 2017) kaj la giganta nigra truo en la centro de nia Galaksio – en 1995 (Nobelpremio pri fiziko 2020). Ni lernos, kio efektive estas nigraj truoj, kiel ili estas ligitaj al gravitaj ondoj, kaj kiaj enigmaj malkovroj okazis en la lastaj jaroj pri tiuj du fenomenoj.

Biografio

Prof. Amri Wandel estas profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalmeo. De kvar jardekoj li esploras nigrajn truojn kaj aktivajn galaksiojn. Prezidanto de la Israela societo por Astrobiologio kaj membro de Internacia Astronomia Unio. Liaj esploroj pri gigantaj nigraj truoj kaj kvazaroj kaj aktivaj galaksioj estas internacie konataj kaj aperis en la plej prestiĝaj astrofizikaj sciencaj revuoj. En Esperantujo li estas Akademiano, UEA-estrarano pri Scienca kaj Faka Agado kaj prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2021 → nigraj truoj ...
Supren
UEA, 2026