
La nova korona viruso kiu kaŭzis pandemion en la jaro 2020 havas bedaŭrinde intiman rilaton kun la koro, kaj tio pliigas la riskon de grava malsano kaj morto. Korona virusa malsano (kovimo) estas pli ofta aŭ pli grava en malsanuloj kun diversaj formoj de kormalsano, inkluzive de koronari-angiaj malsanoj, hipertensio, perturboj en la kora ritmo, kaj denaskaj kor-malsanoj.
Diversaj formoj de kovimo, la akuta infekto kaj la postinfekta malsano nomata multsistema inflama sindromo ĉe infanoj (MISK) malsanigas diversajn partojn de la koro. Alia malbona vizaĝo de la viruso estas kreo de koagulemo. Tio signifas ke la sangaj ĉeloj kuniĝas en la angioj kaj perturbas sango-ricevon de la korpo. Tio povas okazi en la cerbo, pulmoj, intestoj kaj aliaj organoj, kaj portas riskojn perdi funkcion de tiu organo aŭ eĉ la pacienton mem. Dum la prelego, mi klarigos pli pri tiuj aferoj kaj prezentos la metodojn por preventi malbonajn okazaĵojn.
D-ro Keyhan Sayadpour Zanjani
Asocia Profesoro pri Pediatria Kardiologio, Infana Medicina Centro, Keshavarz Bulvardo, Teherano, Irano.
Iranano (naskiĝis en Mashhad, Irano, la 27-an de aŭgusto 1967).
Interes-kampoj: pediatriaj koraj intervenoj, marfan-sindromo kaj aliaj aortopatioj, pompe-malsano.
Eduko: Medicino en Universitato de Medicinaj Sciencoj de Mashhad; Pediatrio en Universitato de Medicinaj Sciencoj de Mashhad; Pediatria Kardiologio en Shaheed Rajayee Kor-vaza Centro, Irana Universitato de Medicinaj Sciencoj; Pediatria kor-interveno en Berlino, Germanio.
Honoroj kaj distingoj:
Esperantisto ekde 1985. Prezidanto de Irana E-Asocio (IREA, nun kaj du pasintaj periodoj), eksa vicprezidanto de Universala Medicina E-Asocio, delegito de UEA, kunordiganto de Mezorienta kaj Nordafrika komisiono de UEA, observanto de IREA, korespondanto de Akademio de Esperanto.
Premiita kiel Nova Talento kadre de Belartaj Konkursoj de UEA, prozaj kaj poeziaj verkoj.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)