Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2021 → lunesplorado: robotikaj ...
Lunesplorado: robotikaj aliroj
Francesco Maurelli
Resumo

Esplorado de la luno havas nuntempe novan intereson danke al robotaj eblecoj. Lastatempe pluraj misioj estis sukcesaj kaj oni eĉ sukcesis kolekti ŝtonajn specimenojn por plua studado. Sed kial la esplorado de la luno estas tiom interesa? Delonga revo de la homaro estas ekspluati aliajn spacobjektojn por kolekti rimedojn, aŭ eĉ por loĝigi ilin. La luno, plej proksima al nia planedo, estas nature plej studata. Aparte lastatempe ekestis interesiĝo por esplorado de la luntuneloj. Ili reprezentas tre bonan eblecon kiel bazon por homa koloniado: la temperaturo estas sufiĉe stabila, kaj la kosma radiado estas barita. La lunaj tuneloj estis tamen neniam esploritaj ĝis nun. Estas (sciencaj) hipotezoj pri ties grandeco kaj ecoj. Eŭropa Spac-Agentejo (ESA) aparte interesiĝis pri tiu temo, kaj lanĉis malferman konkurson pri ideoj pri kiel esplori la lunajn tunelojn. Dum la IKU-prelego kaj en la IKU-artikolo la sistemo proponita de konsorcio en kiu la aŭtoro aktive partoprenis estos prezentita. Tiu solvo estis ĵus deklarita kiel la venkanta propono far ESA, kaj en la postaj semajnoj okazos pli detala inĝeneri-dezajna studado kunlabore kun spertuloj de ESA.

La robotika sistemo baziĝas je globa stukturo, anstataŭ uzi radojn aŭ krurojn. Estas du ĉefaj avantaĝoj por tia solvo: de unu flanko la tuta sistemo estas ene de la ekstera “ŝelo”. Unu el la problemoj ĉe la luno estas tre danĝera polvo, kaj ĉiu ekstera konektaĵo alportas riskojn je paneo. La dua avantaĝo estas ĉe la moviĝeblo de la sistemo en nestrukturita medio. Novigaj kameraoj kaj laser-sensoroj helpas kolekti informojn pri la ĉirkaŭa medio, krei tridimensian mapon, kaj provizi bazon por inteligentaj decidoj de la roboto. Dum la studo estas formale nur dezajna, simplaj prototipoj konstruitaj por pruvi la dezajnajn elektojn estos ankaŭ prezentitaj.

Biografio

Naskiĝis en Italio en 1984. Komputila inĝeniero specialigita pri artefarita inteligento kaj robotiko (Universitato de Romo, Italio), li doktoriĝis pri subakva robotiko (Universitato Heriot-Watt de Edinburgo, Skotlando). Li laboris ĉe MIT (Kambriĝo, Usono), kaj estas profesoro pri robotiko ĉe Jacobs Universitato (Bremeno, Germanio). Li nuntempe gvidas la robotikan flankon de projekto financita de la Eŭropa Spac-Agentejo (ESA) pri esplorado de la lun-tuneloj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2021 → lunesplorado: robotikaj ...
Supren
UEA, 2026