
Fraktoj estas nekutimaj geometriaj formoj, kiuj aperis en matematiko en la 1870-aj jaroj kaj iom populariĝis ĉe la ĝenerala publiko en la 1980-aj. Ili nuntempe havas grandan utilon en la modelado de tre malsamaj fizikaj fenomenoj. Fraktaj formoj observeblas en geologio, botaniko, biofiziko, inĝenierio kaj sendube multaj aliaj fakoj. En tiu ĉi IKU-prelego mi prezentas kiom eble simple la bazon de la teorio pri fraktoj kaj ilustras ilian uzon per multaj ekzemploj.
esper Lykke Jacobsen (1971), profesoro pri teoria fiziko ĉe Sorbono kaj École Normale Supérieure (Parizo). Portempe disponigita al Institut de Hautes Études Scientifiques (Bures-sur-Yvette). Aŭtoro de ĉirkaŭ 160 sciencaj publikiĝoj, specialisto pri konforma kvantuma kampteorio kaj ties apliko al modeloj de statistika fiziko. Gvidis 16 doktoriĝajn studentojn. Laŭreato de la premio Paul Langevin (2016) kaj honora membro de Institut Universitaire de France. Membro de Akademio de Esperanto de 2019.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)