
En 2019, dum la turneo en Japanio, en du lokoj el kvar vizititaj, gejunuloj venis al mi kun demandoj: “Ĉu vere okazis la Holokaŭsto? Kaj se ĝi okazis – de kie venis tiu malamo al la juda popolo?” Preskaŭ samaj demandoj venadis ankaŭ en multaj aliaj landoj; tio atestas, ke la juna generacio de la mondo ne havas imagon pri la historio de la tragedio. De la plago, kiu fakte ekstermis la judojn en Eŭropo. Jen estas la kaŭzo por prezenti la radikojn kaj la evoluon de la malamo, vere ne ĉesigita eĉ post la ekstermo de sesmiliona judaro. La prezenton formas:
Mikaelo (Moissej Caleviĉ) Bronŝtejn (1949 -) naskiĝis en Ukrainio, ekde 1968 loĝas en Rusio. Diplomita inĝeniero pri mineja elektro, en 1972-1994 oficis kiel inĝeniero en Tiĥvin, Leningrada regiono kaj en Vorkuta. Ekde 1994 – en Tiĥvin direktoras la filion de la Peterburga domkonstrua kompanio.
Esperantisto de 1962, en 1976 iĝis membro de UEA. Instruis la lingvon en diversaj niveloj. Aŭtoras ĉ. 30 originalajn librojn en Esperanto, tradukis verkojn de la klasikuloj de rusa, ukraina kaj juda poezio, ankaŭ prozverkojn de kelkaj famaj aŭtoroj. Verkis ĉ. 300 kantojn en Esperanto, parto de tiuj aperis en 6 KD-oj. En 1993-2019 efektivigis ĉ. 50 prelegvojaĝojn en multaj landoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Estas honorigita de UEA pro elstara arta agado (2011), ricevis premion Antoni Grabowski (2004) kaj OSIEK-premion (2014).
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)