
En tiu prelego ni prezentos la sciencon, sur kiu baziĝas la movo en la spaco for de nia tera surfaco. La amaskomunikiloj sufiĉe ofte parolas nun pri sendo de navigiloj al aliaj planedoj, satelitoj kaj apartaj lokoj en la sunsistemo por astronomia observado kaj esplorado, eĉ pri homaj vojaĝoj al Luno, Marso, ktp. Sed kiel la kosmoŝipoj moviĝas en la interplaneda spaco? Nia kutima sperto veturi sur Tero, eĉ aviadile, ne funkcias en la spaco. Ĉu veras tio, kion oni kutime spektas en multaj sciencfikciaj filmoj? Ĉu oni scias, ke eblas profiti de la energio de la astroj mem? Multaj homoj sufiĉe kleraj eĉ pri sciencaj fakoj konas malmulte pri tio. Tamen eblas, ke ĉiuj bone komprenos tion, se ĝi prezentiĝas simple, kvankam rigore kaj science. Tio estas la celo de ĉi prelego.
Unue ni klarigos la signifon de la neŭtonaj leĝoj de la movo kaj de la universala gravito, kiuj gvidas la trajektoriojn de la falantaj kaj lanĉitaj objektoj en la tera surfaco aŭ de la astroj en la sunsistemo. Ni konsciiĝos, ke ni loĝas en profunda gravita puto kaj de Tero kaj de Suno... Per la neŭtonaj leĝoj eblas facile kalkuli la eskap-rapidon bezonatan por eliri de la tera surfaco aŭ de iu alia konata astro. La diversaj eblaj orbitoj en nia tera puto kaj iliaj trajtoj estos klarigitaj.
Alia grava punkto estas kompreni kiel moviĝi energiŝpare inter orbitoj. Unue oni klarigos la ideon de la Hohmann-orbitoj. Tiel oni komprenos, ke la kosmoŝipa motoro tute ne bezonas esti ĉiam funkcianta, sed nur en certaj mallongaj momentoj por ŝanĝi de unu orbito al alia.
Ankaŭ oni klarigos kiel atingi kinetan energion de la astroj mem per la metodo de gravita helpo (slingshot effect), kiu estas uzata por akceli aŭ bremsi la kosmoŝipojn. Kiel ekzemplojn ni prezentos la interesajn interplanedajn vojaĝojn de la misio Rosetta de ESA kaj de la misio Cassini-Huygens de NASA-ESA. Tiu lasta vojaĝis al kaj esploris la saturnan satelitan sistemon dum preskaŭ 20 jaroj danke al la gravita helpo de Venuso, Tero, Jupitero kaj multfoje de la satelito Titano.
Carlos SPINOLA, (ES). Fizikisto kaj Doktoro-Inĝeniero pri Komputikaj Sciencoj. Hab. Profesoro de la Universitato de Málaga (Hispanio) ekde 1988, kaj kunfondinto de la Informadikaj Studoj en ĉi universitato, kie li instruis kaj estris esplorajn projektojn kune kun industriaj entreprenoj, inter kiuj menciindas: FUJITSU, ACERINOX, COLUMBUS STAINLESS Ltd. en Sudafriko, ktp. Ankaŭ publikigis multajn artikolojn en la ĉefaj kongresoj kaj revuoj de IEEE (“Institute of Electrical and Electronic Engineering”): “Instrumentation and Measurement Technology Conf.”, “Int. Cf. on Imaging Systems and Technics”, “on Computational Intelligence”, “on Engineering Applications of Neural Networks”, ... Nuntempe li estas honora profesoro en la Elektronika Sekcio de la Malaga Universitato.
Ekde sia universitata studenta periodo pri fiziko li ĉiam interesiĝis pri astronomio kaj spaca esplorado. Li estas membro de la Planeda Societo (Planetary Society), fondita de Carl Sagan, de la Mars Society, kaj de la estrar-komisiono de la Malaga Astronomia Asocio, kie li kunlaboras, kaj prelegas pri diversaj astronomiaj aferoj.
Li esperantiĝis en 2013, kaj poste atingis la nivelon C1. Ankaŭ esperante li prelegis pri astronomiaj temoj. Jam en 2014 en Herzberg li prezentis la Projekton “Gaia” de la ESA. En la Trilanda Kongreso en Indonezio, en la ILEI Kongreso en Madrido, en KAEST-2018 kaj en la IFEF-2019 kongresoj li prelegis pri aktualaj, interesvekaj astronomiaj temoj.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)