
La koro estas unu el la ĉefaj organoj kiujn genetikaj malsanoj afektas. Genetike malsanaj ĉeloj ne kreas normalan koron. Pro tio, ni vidas denaskajn malsanojn en tiuj malsanuloj. Kaj tio ne estas la fino; kelkaj problemoj aperas ne tuj post la naskiĝo sed jarojn poste.
La kormalsanoj estas ĉefaj problemoj, laŭ graveco kaj laŭ frekventeco, ĉe kelkaj malsanoj. La sindromoj Down, Marfan, Turner, kaj DiGeorge estas inter tiuj malsanoj.
Kial estas grava distingi inter malsanulo kun genetika problemo kaj malsanulo genetike normala? La problemo kuŝas en la malsama respondo al terapio, ĉu operacio, ĉu angiografiaj proceduroj. La dua problemo estas pri la prognozo kaj viv-espero de la malsanulo. La tria estas malkovro de la problemoj en la aliaj organoj, ĉar ofte genetikaj malsanoj afekcias multajn organojn.
D-ro Keyhan Sayadpour Zanjani
Asociita Profesoro pri Pediatria Kardiologio, Infana Medicina Centro, Keshavarz Bulvardo, Teherano, Irano.
Iranano (naskiĝis en Mashhad, Irano, la 27-an de aŭgusto 1967).
Interes-kampoj: pediatriaj koraj intervenoj, marfan-sindromo kaj aliaj aortopatioj, pompe-malsano.
Eduko: Medicino en Universitato de Medicinaj Sciencoj de Mashhad; Pediatrio en Universitato de Medicinaj Sciencoj de Mashhad; Pediatria Kardiologio en Shaheed Rajayee Kor-vaza Centro, Irana Universitato de Medicinaj Sciencoj; Pediatria kor-interveno en Berlino, Germanio.
Honoroj kaj distingoj:
Esperantisto ekde 1985. Prezidanto de Irana E-Asocio (IREA, nun kaj du pasintaj periodoj), eksa vicprezidanto de Universala Medicina E-Asocio, delegito de UEA, kunordiganto de Mezorienta kaj Nordafrika komisiono de UEA, observanto de IREA, korespondanto de Akademio de Esperanto.
Premiita kiel Nova Talento kadre de Belartaj Konkursoj de UEA, prozaj kaj poeziaj verkoj.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)