
De pluraj jarcentoj homoj interesiĝas pri tiu ĉi nombro, kiun oni renkontas en la naturo, en arto, ktp, sed unuavice en matematiko, kaj ĉefe ĝiajn matematikajn ecojn oni konsideros laŭ pli moderna vidpunkto, komencante per geometrio, kie ĝi rolas en pristudo de plurlateroj kaj pluredroj, sed ankaŭ en aritmetiko, kie, lige kun la vico de Fibonacci, ĝi havas unikajn ecojn. Tiu ĉi prezento povus eĉ esti plurhora AIS-kurso, se oni pli profunde traktus la diversajn matematikajn ecojn kaj ligitajn demandojn, ekzemple kiuj regulaj plurlateroj krom la kvinlateroj estas desegneblaj per liniilo kaj cirkelo, kial por ĉiu reela nombro, ekzistas frakcioj almenaŭ tiom proksimaj al la nombro kiel por la ora nombro (do ĝi estas la plej malbona rilate la eblecon trovi proksimajn frakciojn)…
Naskita en 1954, Esperantisto ekde 1971, dumviva membro de UEA ekde 1977 (?) kaj Akademiano ekde 1989, nun sekretario de la Akademio, C-komitatano de UEA kaj vicsenatano de AIS, mi partoprenis tridekon da Universalaj Kongresoj kaj prelegis en IKU 1981 pri kvardimensia spaco (mi publikigis, en 2002, libron pri tiu ĉi temo, en kiu abunde aperas la ora nombro) kaj IKU 2017 pri primnombroj. Profesie, doktoro pri lingvistiko kaj agregaciulo pri matematiko, dum kelkaj jaroj mi partoprenis esploradon pri analitika nombro-teorio, instruis al diversnivelaj lernantoj kaj studentoj pri matematiko (de 13-jaraĝaj ĝis plenkreskaj studentoj). En 1974, mi partoprenis fondadon de Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj, kiu prosperis dum pluraj jaroj kaj kiun “oni” nun provas revivigi. En 1998, mi kunfondis asocion Animath: www.animath.fr, kaj gvidis dekojn da staĝoj por trejni francajn mezlernejanojn por Internacia Olimpiko pri Matematiko.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)