Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2020 → romianoj kaj ...
Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo
Geoffrey Greatrex
Resumo

La kontribuaĵo traktas la larĝan temon de la du grandaj potencoj de la malfrua antikva periodo (tria ĝis sepa jarcento p.K.), la orienta romia imperio, kies ĉefurbo estis Konstantinopolo, kaj la sasanida persa reĝlando. Ni diskutas unue pri diplomataj rilatoj inter la du, flankenlasante la gravajn militojn, pri kiuj eblas legi plurloke. Ni traktas ĉefe la egale gravajn reciprokajn influojn de la du ŝtatoj: tra la jarcentoj kreskis respekto por la kulturo de la alia, kies spurojn oni povas rimarki, ekz. en konstruaj teknikoj, en artaĵoj, en milita teknologio, eventuale ankaŭ en literaturo.

Biografio

Geoffrey Greatrex estas profesoro pri klasikaj studoj en la universitato de Otavo, kie li nun pasigis preskaŭ dudek jarojn. Kvankam li naskiĝis en Otavo, li edukiĝis en Britio, kie li studis en la universitato de Oksfordo. Li doktoriĝis pri malfrua romia historio: sia tezo traktis la persajn militojn de la imperiestro Justiniano. Movade, li prezidis JEB kaj EAB en Britio antaŭ li transloĝiĝis al Kanado; tie li prezidis KEA kaj estas nun ĝia vicprezidanto. Li jam prelegis dufoje en la IKU en Roterdamo (2008) kaj Rejkjaviko (2013). Li estas rektoro de IKU 2020 en Montrealo.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2020 → romianoj kaj ...
Supren
UEA, 2026