Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2020 → alproprigo de ...
Alproprigo de dua lingvo: ĉu ebla post la infanaĝo?
Grant Goodall
Resumo

Pro niaj spertoj en la ĉiutaga vivo, ni ĉiuj scias, ke infano kiu almigras al nova lingva medio atingos preskaŭ denaskan lingvokapablon post nur kelkaj jaroj, sed plenkreskulo en simila situacio tre malofte atingas tiun nivelon, eĉ post multaj jaroj. Ĉu tio signifas ke la infanaĝo estas “speciala periodo” en kiu oni ĝuas eksterordinare altan kapablon pri lingvolernado?

Unu fruktodona maniero science alfronti tiun demandon estas mezuri la atingitan lingvokapablon de homoj, kiuj komencis la lernadon je diversaj aĝoj kaj serĉi ian nekontinuecon, t.e. ian signon, ke la atingita lingvokapablo draste falas kiam la lernado komenciĝas post iu specifa aĝo. Oni faris diversajn tiajn studojn fine de la antaŭa jarcento kaj komence de la nuna, sed la rezultoj ne plene akordas. Kelkaj el tiuj studoj trovis la serĉatan nekontinuecon, indikante ke la infanaĝo ja estas “speciala periodo” en kiu la lernkapablo pri lingvoj estas aparte alta, sed aliaj studoj simple trovis malrapidan, iom-post-ioman malkreskon en la lernkapablo, sen drasta ŝanĝo en iu momento kaj do sen indiko pri specifa “speciala periodo.” Pro tiuj kontraŭdiraj rezultoj, indas konsideri tre lastatempan studon en kiu oni mezuris la lingvokapablon de 45 mil lernantoj de la angla kaj konkludis, post zorga statistika analizo kaj modeligado, ke la efikeco de lingvolernado draste kaj subite falas inter 17 kaj 18 jaroj. Tio indikus klaran, sed relative longan, “specialan periodon” por lingvolernado.

Se io tia estas vera, kial do estas tiu grava ŝanĝo en nia lernokapablo ĝuste je tiu aĝo? Unu kialo povus esti socia kaj kultura; eble ne estas koincido ke en multaj kulturoj, oni kutime alprenas pli grandajn respondecojn kaj forlasas la pli ludajn kaj amuzajn aspektojn de la infana/adoleska vivo ĝuste kiam oni estas 17- aŭ 18-jaraĝa, kaj tio povus iel influi la eblecojn por lernado. Alia kialo povas esti la fakto ke la lernado de la unua lingvo daŭras multajn jarojn, kaj eble nur post 17 aŭ 18 jaroj la unua lingvo estas jam tiel firme enradikiĝinta ke ĝi komencas malfaciligi la eniron de nova lingvo. Kombine kun tio, la cerbo daŭre spertas neŭrokognajn ŝanĝojn fine de la dua jardeko de vivo, kaj ankaŭ tio povus konduki al malpli sukcesa lernado de nova lingvo.

Certigi ĉu vere ekzistas tia “speciala periodo” kaj se jes, malkovri la kialojn malantaŭ ĝi kaj la rimedojn utiligeblajn por mildigi ĝian efikon por plenkreskuloj, kiuj lernas duan lingvon, restas kiel tre aktivaj esplorkampoj, kun sekvoj, kiuj povas esti gravaj en la scienco, la socio, kaj la praktiko.

Biografio

Grant Goodall estas profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio, San Diego. Li estas specialisto pri sintakso kaj studas sintaksajn strukturojn kaj procezojn, ilian interagadon kun aliaj kognaj procezoj, kaj la manieron laŭ kiu oni alproprigas tiujn strukturojn kaj procezojn dum la vivodaŭro. Li estras la Laboratorion pri Eksperimenta Sintakso en la universitato kaj regule aŭtoras tiutemajn artikolojn. Li estas vic-prezidanto de Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj membro de la Akademio.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2020 → alproprigo de ...
Supren
UEA, 2026