
La dua mondmilito abrupte batis la esperanto-movadon: en Eŭropo kaj Azio, persekutoj kontraŭ la movadanoj estis starigitaj de la totalismaj reĝimoj kiuj aperis aŭ enradikiĝis laŭlonge de la 1930-aj jaroj. Sed ankaŭ la milito eksplodis en momento de movada malforta organizado: en 1936 la neŭtrala movado dividiĝis inter UEA kaj IEL. Same en la laborista movado la stalinistoj estis provokintaj skismon ene de SAT kaj en 1932 fondis IPE. La agado dummilita reduktiĝis forte kaj la dokumentaj spuroj estas maloftaj.
La postmilita renaskiĝo estis konsekvence forte markita de la ĵus pasinta milita sperto. En la dua duono de la 20-a jarcento, signifa parto de la esperanto-verkaĵo kaj beletro, ĉu pritraktas rekte la militon ĉu estas forte influita de ties konsekvencoj. La korpuso estas ampleksa kaj entenas romanojn, novelojn, poemojn, memrakontojn kaj aliajn formojn de verkaĵoj kiel unu opero-libretto.
Malmultaj el tiuj tekstoj estas konataj ekster la esperanto-komunumo, escepte de Maskerado ĉirkaŭ la morto, la vivrakonto de Tivadar Soros (aperinta en 1965). Ĉar ĝi estis tradukita en diversajn lingvojn tial ĝi apartenas nun al la fontaro de esploristoj pri la Ŝoaho. Sed la tekstaro estas ege riĉa kaj pritraktas tre diversajn temojn kiuj rigardas preskaŭ ĉiujn mondopartojn: pri la evakuado de infanoj en Londono en 1939 en la romano Londonanidoj verkita de adoleskulo Donald Munns (1946), pri la japanaj prizonuloj en usonaj postmilitaj kampoj en Naskitaj sur la ruino de Miyamoto Masao (1976), pri la destino de skotaj familioj inter la unua kaj la dua mondmilitoj en la Granda Kaldrono (1978) de John Francis, pri la sperto de la Ŝoaho en la poemaroj de Julius Balbin. Eĉ la ĉefverka epopeo de William Auld La Infana raso (1955) povas esti legata kiel post-hiroŝima poemo. La kresko de totalismaj politikoj kaj la sinsekva milito plu interesas nuntempajn verkistojn kiel atestas la romanoj de Mikael Bronŝtejn kaj Trevor Steele. El tiuj fikciaj rakontoj, bazitaj sur historiaj faktoj, oni komprenas kiel la esperanto-komunumo konstruis sian memoron de tiu periodo: kiujn eventojn ĝi pli emas pritrakti sed ankaŭ kiujn ĝi emas forgesi.
La postmemora aliro okupiĝas ĝuste pri tio, kiun mondvidon iu verko peras al siaj legantoj. Ĝi ne intencas pridiskuti la beletran kvaliton sed la historian enhavon. La nacilingva literaturo pri la mondmilito estas forte markita de la nacia sperto ĉar neeviteble la tramilita sperto estis tre malsimila en la diversaj landoj. Eĉ multaj lingvoj estis postmilite ne nur kulture ligitaj sed krome politike markitaj. Iuj militrakontoj estas ja transnaciaj kaj konstruas ponton inter du lingvo-teritorioj, specife ĉe elmigrintoj kiuj alprenis la lingvon de la gastlando. Sed la esperanta kontribuo prezentas la unikan trajton de postnacia diskurso, samtempe enradikita en la landa sperto kaj rigardante la mondon el alia vidpunkto. La postmemora aliro strebas kapti kaj epiteti la specifecon de la esperanta militrakonto preter la naciaj kondiĉoj kaj la imperialismaj mondvidoj.
Prof. Dr. Pascal Dubourg Glatigny estas esplorprofesoro ĉe CNRS (franca nacia esplorcentro) kaj disvolvas sian aktivecon kadre de Centre Alexandre Koyré (Parizo, EHESS). Li doktoriĝis en 1999 kaj habilitiĝis en 2014. Li kunordigas esplorojn rilate al Esperanto kaj la dua mondmilito kaj iniciatis la retejon www.mondmilito.hypotheses.org kie regule aperas kontribuoj kaj novaĵoj de la internacia esplorgrupo.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)