Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2020 → geopolitiko, remalkovrita ...
Geopolitiko, remalkovrita fako
Javier Alcalde
Resumo

Dum jarcentoj Francio kaj Germanio batalis unu la alian. Temas pri du landoj kun ampleksa teritorio kaj multnombra loĝantaro, kiuj dividas landlimon. Ambaŭ celis fariĝi la regiona ĉeflando de Eŭropo. Tiel militoj inter ili okazis kvazaŭ nature, ne povus esti alie. Tamen en alia mondoparto, du aliaj landoj kun ampleksa teritorio kaj multnombra loĝantaro, kiuj simile dividas landlimon, preskaŭ neniam batalis unu la alian. Temas pri Barato kaj Ĉinio. Kredeble ambaŭ kapablus fariĝi la regiona ĉeflando de Azio, sed grandaj militoj inter ili ne okazis. Kiel tio klarigeblas?

Geografio proponas pripensigan respondon. Verŝajne, se la plej alta montaro de la mondo situus inter Francio kaj Germanio, la eŭropa historio estus malsama. Eble, se ĝi ne situus inter Barato kaj Ĉinio, la azian historion karakterizus pli alta nivelo de perforto. Kiel sendependa fako, geopolitiko kreiĝis fine de la deknaŭa jarcento en Germanio, kaj efikis sur la agadon de la tiutempaj registaroj. La ideo de ŝtato kiel vivanta organismo, kiu havas bezonojn laŭ la naturaj leĝoj iĝis tre influa. Kontraŭe, post la dua mondmilito oni ligis ĝin al la nazia ideologio, kaj dum jardekoj la tuta fako malaperis de la publika debato. Geopolitikaj analizoj fariĝis denove popularaj en la dudekunua jarcento, kiam pluraj geografoj, politiksciencistoj kaj militaj strategiistoj rekuperis ĝin. Pere de ekzemploj, historie kaj geografie diversaj, la prelego celas konatigi la partoprenantojn kun la ĉefaj teoriaj elementoj, kiuj kuŝas malantaŭ tiu pensmaniero.

Biografio

Javier Alcalde (Barcelono, 1978) doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj en Florenco, Italio, kaj instruas universitate pri geopolitiko, internaciaj rilatoj kaj demokratia teorio. Kune kun José Salguero, li kunredaktoris Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj Esperanto (SAT, 2018). Ofta kunlaboranto de diversaj esperantaj revuoj, li estas ano de la eldona teamo de Militrakonto, esplorprojekto pri Esperanto kaj la dua mondmilito. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 2019, tie li direktoras la komisionon pri socia historio de Esperanto. Li prelegis dufoje en IKU/AIS: pri lingva justeco en 2016 en Nitra, kaj pri la socia movado de solidareco kun la rifuĝintoj en 2017 en Seulo. En la lisbona UK en 2018 li reĝisoris la kongresan temon: Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2020 → geopolitiko, remalkovrita ...
Supren
UEA, 2026