
Siatempe Alfred Hermann Fried (1864-1921), nobelpremiito de la jaro 1911, estis unu el la plej elstaraj pacifistoj. Komence de la 20-a jarcento, kiam li ekokupiĝis pri Esperanto, li ellaboris pacifisman koncepton, “La fundamentoj de la revolucia pacifismo” (1908). Ĝi estas rigardata kiel la unua pacifisma ideologio, kiu kombinis sciencajn ambiciojn kun mondkoncepta bazo kaj politika programo. Pro tio Fried estis unu el la internacie gvidantaj pacifistoj, kiam la unua mondmilito “eksplodis”. Kiun planon li nun proponis por realigi pacan mondon?
La prezentado skizos la biografion de Alfred Fried kaj precipe prezentos lian rilaton al Bertha von Suttner, la “revolucian pacifismon” kaj lian rilaton al Esperanto. Interalie ĝi traktos jenajn demandojn: Kio estis la enhavo de lia pacifisma koncepto kaj kion li konkrete proponis por paca mondo? Kiun rilaton li havis al Esperanto, kiel li pensis kaj parolis pri ĝi? Ĉu Esperanto ludis iun rolon en lia pacifisma koncepto? Kiamaniere kaŭzis la unua mondmilito ŝanĝon de lia pacifisma teorio? Kiun influon havis lia pacifismo, kio el ĝi realiĝis dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj?
Bernhard Tuider studis historion kaj eŭropan etnologion en Vieno, kie li magistriĝis en 2007 (temo de la magistra laboraĵo: “Alfred Hermann Fried. Pazifist im Ersten Weltkrieg. Illusion und Vision, publ. 2010”). Ekde 2008 li deĵoras kiel bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ekde la jaro 2013 kiel teamestro. De 2010 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF), de 2012 ĝis 2015 reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacoioj (UN) en Vieno. Ekde 2013 li estas preleganto pri Esperanto kaj planlingvoj ĉe Leopold-Franzens-Universitato Innsbruck. Li estas membro de “Gesellschaft für Interlinguistik“ (GIL) kaj „Arbeitskreis Historische Friedens- und Konfliktforschung“ (AKHF).
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)