Sub la influoj de Platono kaj Kartezio, menso kaj korpo estis dumlonge konsiderataj kiel apartaj estaĵoj en la okcidenta mondo. Nur en la malfrua 20-a jarcento aperis la nova vidpunkto, ke menso kaj korpo ne estas apartigeblaj, sed interligitaj unu kun la alia kiel unuopa substanco, kaj ke mensa problemo povas kaŭzi korpan problemon. Malordoj en koro, menso kaj spirito formas biologiajn kondiĉojn en homa korpo, kiuj fine afekcias organojn kaj kaŭzas kronikajn kaj malfacilajn malsanojn. Fakte nuntempaj homoj jam scias pere de siaj memspertoj, ke ilin malsanigas ne nur korpaj problemoj sed ankaŭ mensaj faktoroj kiel streĉo, emocio kaj maltrankvilo ktp. Oni opiniis en la komenca periodo, ke mensaj faktoroj kaŭzas ĉefe psikajn problemojn kiel neŭrozon, histerion, depresion ktp, sed post nelonge konsciis, ke ili kaŭzas ĝeneralajn malsanojn en homa korpo, ekde de hipertensio, kardiovaskulaj malsanoj ĝis la malsanoj en digesta organaro, haŭto kaj kronikaj dolormalsanoj, kanceroj ktp.
La moderna okcidenta medicino tamen disvolviĝis ĉefe en du kategoriaj medicinoj, kiuj pritraktas korpon kaj menson aparte. Neŭropsikiatra fako, ekzemple, enfokusigas malkovradon kaj kontrolon de biokemiaj funkcioj de cerbo, kiun oni pritraktas kiel unu parton de homa korpo same kiel en aliaj fakoj, ekz. oftalmologio, otorinolaringologio ktp. Tiel ekaperis nova medicina tendenco, kiu gravigas la rilaton inter menso kaj korpo kaj sin nomis "Mensa-Korpa Medicino" aŭ "Psikosomata Medicino". Sed en la orienta medicino, ekzemple tradicia ĉina, korea medicino kaj aliaj jam estis la pensmaniero, ke homo estas unueca estaĵo konsistanta el menso kaj korpo kaj sanas nur en plenkonkorda stato inter menso kaj korpo. Laŭ la filozofio de la orienta medicino, malsano estas konsekvenco de malkonkordo inter menso kaj korpo. "Se vi deziras kuraci ies malsanon, unue kuracu ties menson". Tion plej trafe montras unu sentenco en ĉinmedicina klasiko. En la tradicia orienta medicino ekzemple meditado, mensa malstreĉiga terapio, herboj kaj akupunkturo jam pruvis sian pretecon kompensi mankon de la moderna okcidenta medicino. Tiel nove prilumita estas la Tria medicino, tiel nomata "Kompletiga Alternativa Medicino", kiu estas bazita sur integriĝo de la okcidenta kaj la orienta medicinoj.
En la prelego oni aŭdos, kiel orientuloj interpretis koron kaj komprenis interrilaton inter menso kaj korpo. La preleganto prezentos diversajn sanprizorgajn metodojn en orientaziaj landoj, kiujn delonge praktikis orientuloj, kaj pritraktos, ĉu tiaj tradiciaj sanprizorgaj metodoj aplikeblas ankaŭ al nuntempuloj.
Prof. Doktoro Puramo Woncho CHONG:
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)