Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2016 → lingva justeco: ...
Lingva justeco: Optimumaj minoritataj rajtoj kaj ilia realigo
Bengt-Arne Wickström
Resumo

Perfekta lingva justeco estas interpretata tiel, ke ĉiu individuo havu la rajton uzi sian preferatan lingvon en ĉiu socia situacio. Tiu idealo tamen kolizias kun la reala mondo, kaj pro kostoj kaj aliaj administraj kialoj oni devas limigi la lingvorajtojn for de la idealo. Principe oni povas eltrovi, kiom alte ĉiu individuo taksas havi certan rajton por sia lingvo, adicii tiujn taksadojn kaj kompari la sumon de la individuaj taksadoj kun la kostoj por la socio pro la realigo de la rajto. Oni akceptu rajton, se ĝia taksita valoro superas la kostojn.

La kostoj normale facile kalkuliĝas. La laŭpersonaj kostoj normale malpliiĝas, se la nombro de ĝuantoj de la rajto kreskas. Pro tio optimuma regulo pri lingvorajtoj kondukas al tiel nomata “kritika nombro” da ĝuantoj. La difino de valoro multe pli malfacilas. Oni povas preni kiel elirpunkton la sumon de individuaj taksadoj kaj modifi ĝin. Tiaj modifoj necesas ekzemple se rajto pligrandigas la statuson de la lingvo kaj pro tio plialtigas la pagpretecojn, aŭ se rajto pligrandigas ontajn generaciojn de uzantoj de la lingvo. Tiuj modifoj pligrandigas la valoron kompare al la individua taksado, kaj pro tiu pligrandigo de la taksado oni havu pli da rajtoj.

Se egaleco en si portas socian valoron, la malavantaĝoj de anoj de malplimulto sen rajtoj por sia lingvo devas esti rigardataj kiel socia kosto. Tian koston oni devas kompari kun la kostoj de realigado de rajtoj. Ju pli grava estas egaleco, des pli da rajtoj oni havu. La leĝa realigo de lingvorajtoj postulas ne tro komplikajn regulojn, ĉar la administrado de komplikaj reguloj signifas altajn kostojn. Oni do trovu simplajn regulojn kaj kategoriojn.

Gravas ankaŭ la geografia strukturo de la ŝtato, kaj oni povas analizi malsamajn federaciajn strukturojn kaj trovi optimuman strukturon depende de la loĝlokoj de la uzantoj de diversaj lingvoj. Per manipulado de la federacia strukturo membroj de la plimulto povas klopodi diskriminacii la malplimulton. Indas trovi regulojn pri lingvorajtoj, kiuj minimumigas la diskriminaciajn eblecojn de struktura manipulado.

Biografio

Bengt-Arne Wickström estis profesoro pri la ekonomiko de la publika sektoro ĉe Humboldt-Universität en Berlino de 1992 ĝis sia pensiiĝo en 2013. Nun li estas Herder-profesoro ĉe Andrássy-Universität en Budapeŝto. Li ankaŭ profesoras en la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. Antaŭe li estris kadedrojn ĉe Johannes-Kepler-Universität en Linz, Aŭstrio, kaj ĉe la Universitato de Bergen, Norvegio; li krome servis kiel vicprezidanto de la Germana instituto por ekonomia esplorado (DIW Berlin). Li doktoriĝis en ekonomiko en State University of New York en Stony Brook, Usono. En sia esplorlaboro li pritraktis la teorion de bonfarto – principe la ekonomikan teorion de justeco –, la ekonomikan teorion de politiko kaj lastatempe ĉefe la interrilatojn inter ekonomiko, lingvo kaj socio. Pri la lasta temo li gvidas kvarjaran esplorprojekton en Berlino. Liaj laboraĵoj aperis inter alie en Rationality and Society, European Journal of Political Economy, Homo oeconomicus, Journal of Economics/Zeitschrift für Nationalökonomie, kaj Public Choice.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2016 → lingva justeco: ...
Supren
UEA, 2026