
La demando ĉu ekzistas vivo ekstertera estas multjara, sed en la lastaj kvin jaroj aperis novaj esploroj kiuj proksimigas nin al la respondo. Astronomoj kaj astrobiologoj havigis sciencajn respondojn kaj faktojn kiuj ĝis antaŭ dudek jaroj ŝajnis ne atingeblaj. Ekzemple, oni trovis ke multaj steloj (foraj sunoj) havas planedajn sistemojn kiel nia sunsistemo, inkluzive de planedoj similaj al Tero, kun kondiĉoj taŭgaj por evoluo de vivo. En nia sunsistemo oni lastjare unuafoje observis signojn de likva akvo sur la planedo Marso. Astronomoj trovis oceanon en la jupitera satelito Eŭropo kaj lagojn de likva metano kaj organikajn molekulojn sur la saturna satelito Titano. En foraj sunsistemoj la spac-teleskopo Kepler trovis milojn da planedoj, pluraj el ili similaj al Tero kaj taŭgaj por vivo. En nova esploro, publikigita lastjare en la prestiĝa Internacia Ĵurnalo de Astrobiologio kaj ankaŭ en Esperanto (2015:9) kaj Kontakto (2015:5-6), A. Wandel montris ke planedoj kun vivo (almenaŭ primitiva) estas verŝajne iom abundaj kaj troviĝas eĉ en relative proksimaj sunsistemoj. La IKU-prelego prezentos tiujn novajn observojn kaj esplorojn por laikoj. La sekvaj du AIS-prelegoj pritraktos pli detale la vivo-perspektivojn en nia sunsistemo kaj la serĉadon de vivo-taŭgaj planedoj en aliaj sunsistemoj.
Amri WANDEL, profesoro pri astrofiziko en la Hebrea Univ. de Jerusalemo kaj gastprofesoro en la Univ. de Losanĝeleso (UCLA). Ekde 1998 instruas astrofizikon kaj astrobiologion al pli ol cent studentoj ĉiujare. Specialisto pri aktivaj galaksioj, nigraj truoj kaj astrobiologio. Membro de la Internacia Astronomia Unio. Iama TEJO-prezidanto kaj honora prezidanto. Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj redaktoro de la revuo Israela E-isto. Trifoje estrarano de UEA, fondinto kaj rektoro de la Internacia Vintra Universitato. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992. Prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Iniciatinto de IKU-AIS komunaj sesioj. Publikigis centojn da sciencaj kaj popularaj artikoloj pri astronomio, astrofiziko kaj astrobiologio. Ofta preleganto kaj intervjuito pri astronomiaj temoj en la israela amasmedio kaj en internaciaj Esperanto-kongresoj kaj renkontiĝoj.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)