Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2016 → socia justeco ...
Socia justeco kaj publika sano kiel principoj fronte al la neatendita kontraŭstara sinteno al vakcinoj
José Antonio Vergara
Resumo

Establiĝinte kiel amasa publiksana praktiko dum la 20-a jarcento, vakcinado estas unu el la plej gravaj atingoj en la historio de la strebado plibonigi la homan sanon, kies efiko kiel teknologia rimedo por preventi seriozajn infektajn malsanojn kiel variolon, poliomjeliton, difterion kaj morbilon estas mejloŝtona.

Malgraŭ ilia kontribuo eviti suferadon kaj amase savi vivojn laŭ kriterioj de socia justeco kaj scienca pravigo, jam de la komenco la aktiva imunigo renkontis rifuzan sintenon ĉe diversaj grupoj. Dum la antaŭaj ondoj de kontraŭvakcina agado restis sufiĉe marĝenaj, en la lastaj du jardekoj aperis nova, neatendita kontraŭstarado lige al diversaj alternativaj vivstiloj kaj kredosistemoj, kun akuzoj ke pluraj vakcinoj estas damaĝaj ĉar ili kaŭzus aŭtismon kaj aliajn misefikojn ĉe infanoj, kaj suspektemo ke la devigo uzi ilin esprimas konspiran submetiĝon de la ŝtatoj al la financa gajnobezono de la farmacia industrio, ktp.

Kiel sekvo de tiu individuisme orientita rifuzemo, la malkresko en la proporcio de vakcinitoj malaltigis la nivelon de grupa imuneco ĉe kelkaj komunumoj, kio funkcias kiel kolektiva baro al la disvastiĝo de la koncernaj infektoagentoj, kaj do estiĝis serioza risko je reapero de malsanoj jam de longe forigitaj, eĉ en riĉaj landoj kiel evidentigis la pasintjara epidemio de morbilo en Usono. La prelego aliros la diversajn aspektojn de tiu ĉi problemaro (medicinhistorian, epidemiologian, socikulturan kaj bioetikan).

Biografio

Ĉiliano (1962). Kuracisto, ŝtatfakulo pri publika sano, li instruas historion de medicino kaj scienco, antropologion de sano kaj epidemiologion en la Universidad San Sebastian (Puerto Montt, Ĉilio). Nuna prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), li prelegis jam kvinfoje en IKU pri medicinaj, socioepidemiologiaj kaj biologio-historiaj temoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2016 → socia justeco ...
Supren
UEA, 2026