Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2016 → samaj motivoj ...
Samaj motivoj en popolaj fabeloj de diversaj landoj
Anna Striganova
Resumo

Fabelo estas la plej antikva ĝenro de homa mondo. Tamen herooj kaj motivoj de popolaj fabeloj atingis nian epokon preskaŭ senŝanĝe. Ŝanĝiĝis nomoj kaj dekoracioj, sed moralo, psikologiismo, filozofaj sencoj de fabeloj, kaŝitaj sub facilaj formoj venis en la 21-an jarcenton tiaj, kiaj ili estis dekojn da jarcentoj antaŭe. Antikvaj fabelaj motivoj sukcese trovis taŭgan por si lokon en diversaj sociaj situacioj, en diversaj historiaj epokoj en kanonoj de diversaj religioj – kaj paganaj, kaj monoteismaj.

Dum jarcentoj geavoj rakontis al genepoj fabelojn – tio estis kutimo, kvazaŭ spirado aŭ manĝado. Nur en la 19-a jarcento popolaj fabeloj iĝis materialo ne nur por rakontado aŭ kolektado, sed ankaŭ por sciencaj laboroj de fililologoj kaj historiistoj. Epokon de romantismo en multaj landoj de Eŭropo markis granda intereso pri pasinteco, pri naciaj radikoj kaj vojoj de popoloj. Tiu tendenco revivigis intereson pri fabeloj kiel plej antikva kaj riĉa fonto de naciaj kulturoj. Post longaj jaroj de lernado kaj kolektado evidentiĝis, ke multaj fabelaj motivoj kaj herooj preskaŭ sendiference aperas en fabeloj de diversaj popoloj. Sciencistoj decidis, ke tio estas frukto de komunikado inter popoloj. Aperis tielnomataj sciencaj skoloj de prunto, kies sciencistoj penis trovi la bazan fabelon, poste pruntitan de aliaj popoloj. Tiuj esploroj donis iujn rezultojn, sed tute perdis sencon, kiam la “samaj motivoj” estis trovitaj en fabeloj de originaj popoloj de Ameriko, de Japanio, de Ĉinio, de afrikaj popoloj. Naskiĝis dekoj da nesciencaj teorioj, intereso al fabeloj de tago al tago grandiĝis. Kiam la ondo de tiuj superstiĉoj finfine estingiĝis, restis klara, tute scienca kaj ĝis nun aktuala teorio, ke sen iu ajn fizika ligo, sen iuj pruntoj, la samaj fabelaj motivoj naskiĝis el ordinara homa vivo: el amo al vivo kaj timo antaŭ morto, el rilatoj kun naturo kaj bestoj, el seksa diverseco, el maturado de homo kaj popolo – do el tiuj eroj de homa vivo, kiuj samtempe estas bazaj por ĉiu homo, en ĉiuj epokoj, en ĉiuj landoj.

En la 20-a jarcento la valoron de popolaj fabeloj rimarkis psikologiistoj: graveco de “samaj motivoj”, nomitaj “arketipoj” kaj ties bona kompreno estis anoncitaj kiel unu el bazoj de psika sano. Manko de unu el tiuj “arketipoj” do kaŭzas diversajn fobiojn kaj kompleksojn.

Ne apartenante al iu ajn kultura epoko, historie liberiĝinte de iu ajn religio, profunde homecaj, naskite el la plej bazaj kaj sinceraj homaj scioj kaj emocioj, fabeloj facile estas komprenataj de ĉiu homo en ĉiu loko de la mondo kaj ĉiam aktualas kaj gravas. Tiel, fabelo estas lingvo – simbola lingvo, helpe de kiu homo povas facile komuniki en la limoj de eternaj, facilaj, esence homecaj temoj.

Biografio

Anna naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj. Anna verkas ankaŭ beletron en la rusa kaj origine en Esperanto. Kelkaj ŝiaj libroj trafis furorlistojn de Libroservo de UEA. Anna ofte prelegas en Esperanto kaj en la rusa dum sciencaj konferencoj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Lingvaj Festivaloj.

Kune kun Dmitrij Ŝevĉenko nuntempe ŝi gvidas universitatan kurson de Esperanto kaj aktive kunlaboras en Esperanto-eldonejo “Impeto”.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2016 → samaj motivoj ...
Supren
UEA, 2026