Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2016 → la diabloj ...
La Diabloj en Silka Vojo - ĉu rabistoj aŭ savintoj
So Gilsu
Resumo

En la komenco de la 20a jarcento aventuristoj de imperiaj landoj forportis diversajn antikvajn artaĵojn kaj skribaĵojn el Meza Azio (Turkestano) : Temas pri s-roj Aurel Stein (Britio), Paul Pelliot (Francio), Albert von Le Coq (Germanio) ktp. Ĉinoj nomas ilin ‘okcidentaj diabloj, ’okcidentulaĉoj, kaj eĉ eŭropanoj vokas ilin ‘diabloj en silka vojo’ aŭ ‘arkeologiaj invadintoj’.

La preleganto pritraktas du aferojn rilate al tiu temo:

1) Ĉu la arkeologia ekspedicio fare de imperiaj landoj en Meza Azio (Turkestano) estis justa? Ĉu rabo aŭ savo? Ĉinoj asertas ‘rabistoj’ dum ili argumentas ‘savistoj’. Facile kompreneblas la aserto de ĉinoj, sed kiaj estas la argumentoj de la diabloj?

2) Kiel solvi la problemon de la redono de la artaĵoj al la origina lando. Ĉu oni devas redoni aŭ ne? La problemo estas efektive grava kaj arde diskutata en nuna momento. Unesko jam havas traktaton pri tio, sed ĝi estas nedeviga leĝo, pro kio la efiko estas tre limigita. Nun la redono efiktive okazas plejparte laŭ traktado, donaco aŭ aĉetado de koncernaj landoj, la rezulto tamen estas ĉiam malkontentiga por ambaŭ landoj.

La preleganto jam vizitis famajn grotojn (Dunhuang, Bezeklik), tombon (Astana), kaj ruinojn (Kaoĉang, Jiaohe) de la silka vojo, kie la diabloj forrabis antikvajn skribaĵojn, kie ili fortranĉis murpentraĵojn. Kaj plie por vidi la veran staton de la rabitaĵoj, vizitis muzeojn en kiuj ili estas ekspoziciataj: Brita en Londono, Guimet en Parizo, Etnologia en Berlino, Ermitaĵ en Sankt-Peterburgo, Japana Nacia en Tokio, Korea Nacia en Seulo ktp.

Surbaze de la esplorado, la preleganto trovis tre racian kaj realigeblan solvon de la problemo. Konklude la preleganto montros fotojn pri famaj lokoj en la Silka vojo, pri artaĵoj el diversaj muzeoj.

Biografio

D-ro SO Gilsu: d-ro pri ekonomia historio, profesoris dum 35 jaroj en Univ. Sokyong en Seulo, kaj emeritiĝis en 2009. Fondis kaj estris institucion pri historio de Koguri.

Esperantistiĝis en 1966. Rolis kiel prezidanto de junulara organizo, sekciestro de ILEI. En 1989~1995 estrarano de UEA pri Azia kaj scienca agadoj. Instruis Esperanton en diversaj universitatoj en Koreio kaj en kursoj de UK, Ŝtata Univ. de San Francisco, Aŭstralio ktp. Prelegis en pluraj IKU-oj en Varna, Braziljo, Budapeŝto, Varsovio, kaj prelegvojaĝis en multaj landoj en diversaj kontinentoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2016 → la diabloj ...
Supren
UEA, 2026