
Teknika evoluo dum la lastaj du jardekoj havigas al nuntempaj sciencistoj potencajn ilojn kapablajn je spaca diferencigo en distanco de malpli ol 1 nanometro (1 nm = 10^-9 m) kaj tempa diferencigo en la daŭro de 1 femtosekundo (1 fs = 10^-15 s). Tiel eblas nun observi la dinamikan disvolviĝon de kemiaj procezoj realtempe, kio fundamente plilarĝigas nian komprenon pri kemia reakciemo. Prezentotaj ekzemploj de tiuj fascinaj kreitaĵoj inkluzivas la “molekulajn filmojn” produktitajn per femtosekunda elektrona difraktado, la ultrarapidan x-radian difraktadon por studado de faz-transiroj kaj la tempe diferencan x-radian absorbadan spektroskopion, kiu ebligas observadon de individua molekulo kaj ties transformiĝo kiam ĝi estas ekcitita per lumabsorbado.
Naskiĝis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esplorinteresoj rilataj al x-radia abosrbada spektroskopio kaj al neŭtrona difraktado kaj ties apkikado al studado de diversaj materialoj je la nanometra skalo. Esperantisto ekde 1984. Preleganto por la 75a UK, reĝisoro de la Kongresa Temo (98a UK Rejkjaviko), organizanto de la Esperantologia Konferenco (Lillo, 100a UK), preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Goteburgo), Havano en la 95a UK, Bonaero (99a UK) kaj Lillo (100a UK). Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kaliforia kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de la landa asocio Esperanto-USA (2010 ĝis nun) Instruis en Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010). Elektita al la Akademio de Esperanto (2016).
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)