Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2016 → asteroidoj
Ĉu ZAMENHOF kaj ESPERANTO povas endanĝerigi nian Teron? La rilato de asteroidoj en nia sunsistemo al nia planedo
Michael Maitzen
Resumo

Asteroidoj estas ĉielaj rokoj signife pli malgrandaj ol la klasikaj planedoj de nia sunsistemo. La plejmulto orbitas la sunon inter la vojoj de Marso kaj Jupitero kaj atribuatas al supozata planedo, kiu ne sukcesis kunfandiĝi el planetesimaloj, do konstrueroj de planedo, ĉar la gravita forto de la najbara gigantplanedo Jupitero daŭre disŝiris ties formiĝon.

En la katalogo de asteroidoj de la Internacia Astronomia Unio (IAU) Esperanto kun 43 kilometroj de meza diametro kaj kun n-ro 1421 estas asteroido same kiel Zamenhof (26 km) kun n-ro 1462. Ambaŭ estis malkovritaj de la esperantista direktoro de la Observatorio de la Universitato de Turku, Finnlando Yrjö Väisälä al kiu estis dediĉita pro ties abunda vivoverko (120 malkovroj) la asteroido 1573 Väisälä kun diametro de 10 km.

La orbitaj parametroj de Zamenhof kaj Esperanto ne indikas baldaŭan danĝeran alproksimiĝon al nia Tero. Tia per aliaj asteroidoj jam okazis kelkfoje en la historio de nia Universo, aparte se oni konsideras la kolizion kun la Ĉiksulub-asteroido antaŭ 66 milionoj da jaroj, kiu estingis la vivon de la dinosaŭroj sur nia terglobo.

Pliaj personecoj kun dokumentita pozitiva rilato al Esperanto estas dume eternigitaj per nomado de objekto en la IAU-listo de asteroidoj, kaj ili estos prezentataj en la prelego.

Biografio

En sia naskiĝurbo Graz, Aŭstrio, li studis en la universitato astronomion kaj doktoriĝis en julio 1967 kun disertacio pri la determinado de masoj de steloj laŭ la ĝenerala relativeca teorio de Einstein (1915). Post kvarjara deĵorado kiel observa asistanto en la sunobservatorio de Kanzelhoehe, Karintio li akceptis la inviton de la novfondita Instituto pri Astronomio de la Universitato de Bochum, Germanio, kaj fariĝis ties membro kiel scienca kunlaboranto en februaro 1969. Per tio li ekhavis aliron al la samjare inaŭgurita Eŭropa Suda Observatorio (ESO) en Ĉilio, la intertempe plej ampleksa kaj reputacia astronomia organizaĵo pri surteraj kosmaj observadoj tutmonde. Fine de 1976 li integriĝis al la astronomia stabo de la Universitata Observatorio en Vieno, Aŭstrio kaj tie post habilitiĝo en 1980 fariĝis eksterordinara profesoro en 1998.

Li estris kampanjon pri aliĝo de Aŭstrio al ESO, kiu fine rezultis pozitiva en 2008, la jaro de lia emeritiĝo. Esplortemoj ampleksas junajn magnetajn stelojn, la strukturon de la Galaksio inkluzive de la interstela medio kaj la plej rapidan junan stelon de nia Galaksio HIP 60350, fughanta al la najbara Andromeda-galaksio.

Li per aparta fotometria tekniko sukcesis malkovri la unuajn junajn magnetajn stelojn en alia galaksio, la Granda Magelana Nubo.

Esperantisto ekde 1961, prezidanto de TEJO 1968, reprezentanto de UEA en la sidejo de UN en Vieno ekde 1979, prezidanto de la Aŭstria Laborkomitato Esperanto Centjara (ALEC) kaj ĉeforganizanto de ties universitata simpozio 1987 en Vieno. En tiu funkcio ankaŭ zorganto kaj aganto por la pludaŭro de la Internacia Esperanto-Muzeo Vieno kiel aparta kolekto de la Aŭstria Nacia Biblioteko meze de la okdekaj jaroj. Estro de la LKK de la Universala Kongreso de Esperanto en Vieno 1992 sub eksterordinaraj kondiĉoj. Membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino ekde 1983, prezidanto de ties senato ekde 2012. Aktuale prezidanto de Austria Esperanto-Federacio (AEF).

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2016 → asteroidoj
Supren
UEA, 2026