
Multaj homoj tra la mondo aŭdis pri la Komisiono por Vero kaj Repaciĝo, starigita en Sud-Afriko post la fino de apartismo kun la celo ĵeti lumon sur malhelan historion. Kredeble multaj ne scias, ke ankaŭ Kanado – lando internacie konata kiel tolerema kaj demokratia – starigis propran Komisionon por Vero kaj Repaciĝo en la jaro 2008, por esplori kaj dokumenti alian malhelan historion: tiun de la fifamaj internulejoj, kie pluraj generacioj de indiĝenaj infanoj suferis korpan kaj spiritan mistraktadon, la subpremadon de iliaj lingvoj kaj kulturoj, kaj la detruon de ilia ligiteco al familio, komunumo kaj loĝloko.
La kanada Komisiono finis sian laboron en 2015 per la publikigo de plurvoluma raportaro kaj 94 rekomendoj kiuj tuŝas multajn aspektojn de la kanada socio. Inter ili troviĝas diversaj aspektoj de edukado – kampo kiu, laŭ la diro de la komisionestro, juĝisto Murray Sinclair, ludos kernan rolon en la vojo al pli justa socio, same kiel ĝi rolis kerne en la maljustaĵoj de la pasinteco. La nove elektita kanada registaro deklaris, ke ĝi intencas realigi ĉiujn 94 rekomendojn. Por tio ĝi tamen bezonos la kunlaboron de multaj aliaj tavoloj de la kanada socio, nelaste la provincoj, kiuj laŭ la konstitucio estas suverenaj sur la kampo de edukado.
Kiel profesoro pri edukado en Universitato Simon Fraser, unu el la ĉefaj universitatoj de okcidenta Kanado, mi povas observi diversajn facetojn de la evoluoj, kiuj parte akompanas, parte sekvas la rekomendojn de la Komisiono. Temas efektive pri vasta kaj kompleksa procezo de socia ŝanĝo, kies influo al la eduksistemo estos multe pli profunda, ol oni povus supozi deekstere. En ĉi tiu prelego mi skizos kelkajn el la ĉefaj fluoj en tiu procezo: ŝanĝojn en la trejnado de instruistoj, en la studprogramoj kaj instrumetodoj de la publikaj lernejoj, en la instruado de indiĝenaj lingvoj, kaj en komunaj ideoj pri la kanadaj historio, kulturo, kaj ilia rilato al la tero kaj naturo. Mi fine sugestos, ke la vojo al daŭripova evoluigo, subtenata de Unuiĝintaj Nacioj, metas similajn defiojn antaŭ ĉiuj landoj de la mondo.
Mark Fettes doktoriĝis per studo pri la lingva ekologio de la eduksistemo, kiun stimulis liaj pli fruaj esploroj pri la vivtenado kaj revigligo de indiĝenaj lingvoj en Kanado. En Brita Kolumbio li gvidas esplorprojektojn kaj studprogramojn pri indiĝena kaj ekologia edukado. Li estas la Direktoro de la Centro por Imagipova Edukado en la Universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)