
La prelego prezentas la ĉefajn debatojn pri lingva justeco en fakliteraturo. Kiuj estas la principoj de teritorieco kaj personeco? Kiajn lingvajn politikojn oni devus enkonduki sekvante tiujn principojn? Kiel lingva justeco rilatas al socia justeco? Kiuj estas la plej potencaj argumentoj por efike defendi lingvajn rajtojn de etnaj minoritatoj? Ĉu ankaŭ majoritatoj havas rajtojn kaj devojn? Kia estus justa lingva politiko por migrantoj? Ĉu la angla kiel monda lingvo signifas (mal)avantaĝoj por lingva diverseco? Ĉu lingvoj rajtas havi rajtojn? Por pritrakti tiujn ĉi demandojn necesas dialogigi malsamajn fakojn, inkludante politikan filozofion kaj socilingvistikon, sed ankaŭ kelkajn subfakojn de ekonomio kaj juro. Kaj kompreneble, ankaŭ interlingvistikon kaj esperantologion. Tiu ĉi prelego povus fariĝi tuta kurso. Tiusence, mi klarigas pli detale la aŭtorojn kaj teoriojn. Baze de ekzemploj geografie (kaj historie) diversaj, mi parolas pri eblaj rilatoj inter lingva justeco kaj lingvaj konfliktoj. Aldonante novajn evoluojn, kiel la sukceso de la esperanta kurso ĉe Duolingo, mi diskutas kiagrade ili povus influi la analizojn pri lingva justeco kaj la estontan rolon de Esperanto en la monda lingva sistemo. Mi esperas, ke post la (aktiva) aŭskultado kaj partoprenado, la publiko povos klarigi al iu ajn pri kio temas lingva justeco. Tio povus estiĝi unu el la plej fortaj kaj efikaj argumentoj de la esperanta movado en estonteco.
Xavier Alcalde estas esploristo pri pacaj studoj ĉe la Internacia Kataluna Instituto por Paco. Li ankaŭ instruas pri la ekonomio de Eŭropa Unio ĉe la Aŭtonoma Universitato de Barcelono. Li doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj je la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco, Italio. Li publikigis ĉapitrojn kaj artikolojn pri malarmado, sociaj movadoj, pacismo kaj lingvaj konflikoj en internaciaj revuoj en la angla (ekzemple Global Politics aŭ Babel), en la hispana (ekzemple Revista Española de Investigaciones Sociológicas aŭ Revista Internacional de Sociología kaj en la itala (ekzemple Partecipazione e Conflitto). Li partoprenis kiel ekspertulo internaciajn intertraktadojn, kiel la malpermeso de prapolbomboj aŭ la traktato pri komerco de armiloj.
En Esperantujo li sukcese trapasis la ekzamenon ILEI C1 en 2013. Li publikigis artikolojn en Monato, Revuo Esperanto, Usona Esperantisto, Libera Folio, La Ondo de Esperanto, Sennaciulo, ktp. Li kunredaktas Kataluna Esperantisto, fakan revuon pri socilingvistiko kaj interlingvistiko en la kataluna. Pri lingva justeco kaj lingvaj konfliktoj li jam prelegis en katalunaj, hispanaj, mezorientaj kaj SAT-kongresoj. Li verkis longan kaj detalan raporton por ESF pri la diversaj eliroj al lingva justeco troveblaj en la fakaj literaturoj. Li nune esploras pri lingva justeco en historiaj periodoj (inter aliaj, en la Ligo de Nacioj) kaj pri la historio de la esperanta movado (ekzemple dum la Unua Mondmilito).
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)