Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2015 → la revolucio ...
La revolucio de Einstein: jubileo de la Teorio de Relativeco 1915-2015
Amri Wandel
Resumo

Samjare kun la unua Universala Kongreso, en 1905, juna germana sciencisto nomata Albert Einstejn publikigis novan teorion kiu revoluciigis nian komprenon de spaco kaj tempo: la Speciala Teorio de Relativeco. Dek jarojn poste, en 1915, li publikigis multe pli vastan teorion kiu inkluzivis ankaŭ la graviton - la Ĝenerala Teorio de Relativeco. La scienca mondo iom dubis pri ĝia valideco ĝis la sensacia pruvo per la observado de la suneklipso en 1919. Sekve Einstein fariĝis tutmonda simbolo de genieco. En la Dua Mondmilito la atombombo demonstris en terura maniero lian plej faman ekvacion – E=Mc2. En la sepdekaj astronomoj malkovris la unuan nigran truon, enigma konsekvenco de la Ĝenerala Teorio de Relativeco, kiu ĝis tiam estis konsiderata nereala. Fine de la naŭdekaj astronomoj trovis ke la universa ekspansio estas akceliĝanta, kontraŭe al tio, kion la kosmologio kredis dum ĉ. sepdek jaroj. Sekve oni devis reakcepti en la modelon de la Praeksplodo (angle: Big Bang) la Kosmologian Konstanton kiun Einstein proponis okdek jarojn pli frue kaj kiun li konsideris "la plej granda eraro de sia vivo". IKU/AIS 1: La scienca revolucio de Einstein en historia perspektivo. De la "Mirakla Jaro 1905" ĝis la atom-bombo, nigraj truoj kaj la akcelanta universo IKU/AIS 2: La Speciala Teorio de Relativeco - simpla prezentaĵo por laikoj IKU/AIS 3: Kio vere estas nigraj truoj - la plej ekzotika kaj mistera konsekvenco de la Ĝenerala Teorio de Relativeco - kaj kie oni trovis ilin?

Biografio

Amri WANDEL (1954) estas profesoro pri astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo (kaj ofte gastprofesoras en UCLA), kie li instruas astrofizikon al pli ol cent studentoj ĉiujare. Specialisto pri aktivaj galaksioj, nigraj truoj kaj astrobiologio. Membro de la Internacia Astronomia Unio. Iama TEJO-prezidanto kaj honora prezidanto. Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj redaktoro de la revuo Israela E-isto. Trifoje estrarano de UEA, fondinto kaj rektoro de la Internacia Vintra Universitato. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992, profesoro kaj vic-senatano en la Akademio Internacia de la Sciencoj. Aŭtoro de la libro "La Kosmo kaj Ni" kaj de la E-video-kurso "Enkunduko al Astronomio kaj Astrofiziko" kadre de la Universitato de E-o. Publikigis centojn da sciencaj kaj popularaj artikoloj pri astronomio kaj astrofiziko, dekojn da ili en Esperanto. Ofta preleganto kaj intervjuito pri astronomiaj temoj en la israela amasmedio kaj en internaciaj E-kongresoj kaj renkontiĝoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2015 → la revolucio ...
Supren
UEA, 2026