
Preskaŭ ĉiuj vivestaĵoj komunikiĝas per odoroj, ĉu inter samspeciaj individuoj, ĉu inter malsimilaj vivuloj. Flarado estas unu el la plej evoluintaj sensoj de bestoj. Per kelkaj molekuloj, la flaranto povas bildigi al si la tutan ĉirkaŭaĵon, ĉu estas danĝero, ĉu estas manĝaĵo. Odoroj ofte stimulas tujan respondon de la flaranto, kaj per tio garantias la supervivadon. Samkiel odoroj, koloroj ofte rolas en la komunikado inter vivuloj. La plej konataj strategioj adoptataj de bestoj koncerne al koloroj estas kamuflado - kiam ili havas la koloron, aspekton aŭ formon de la ĉirkaŭaĵo - kaj aposematismo - kiam ili evidentiĝas per notendaj kontrastaj koloroj. Dum miljardo da jaroj inter la specioj evoluis la dialogo per odoroj kaj bildoj, kreante buntan "bild-odoran vortprovizon". En la naturo facile konstateblas la buntecon de tiu komunikado: la koloroj de la koralo, la flarinda parfumo de la floroj, la strangaj strioj de la zebro, la ŝanĝemaj cefalopodoj, la fiodoraj skaraboj, la preskaŭ nevideblaj fasmoj, ktp. Kvankam tiuj koloroj kaj odoroj povas esti strangaj al la plejmulto el la homoj, ĉiuj estas informofonto al la flaranto kaj al la odorsendanto. La homa specio ne estas escepto, kaj diversaj estas la koloroj kaj odoroj kiuj grave rolas en nia ĉiutaga vivo, eĉ kiam ilin oni ne konscie perceptas. En ĉi tiu prelego oni proponas komenti pri la faka vokabularo rilate al tiu komunikado, klarigi la adopton de famaj kaj maloftaj kuriozaj odoraj kaj koloraj strategioj de bestoj por komunikado kaj aktualigi pri la lastatempaj interesaj eltrovoj de scienco rilate al tiu ĉi temo.
Esperantaj Referencoj:
Pontes. W.T. 2007. Aleloĥemio - molekula komunikado inter plantoj kaj insektoj. Scienca Revuo 58 (4): 222 - 230
Pontes W.T. 2008. Intraspeciaj malsimilecoj de ĥemia profilo en seksa feromono de insektoj. Scienca Revuo 59 (3): 126 - 136
Brazilano. Biologo, Entomologo. Doktoriĝis pri Entomologio, kies studoj koncentriĝis en reproduktado de insektoj kaj ekologia ĥemio. Profesoro ĉe la Pernambuka Federacia Universitato (Universidade Federal de Pernambuco - UFPE) Brazilo. Ĉefaŭtoris internaciajn kaj brazilajn sciencajn artikolojn pri la fako, en la portugala, la angla kaj esperanto. Membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj UEA. Partoprenas la redakta teamo de la scienca esperantlingva revuo Teleskopo kaj helpas la reviziadon de artikoloj de Scienca Revuo. Membro de ISAE. Membro de Brazila Entomologia Asocio. Estas prezidanto de Pernambuka Esperanto-Asocio.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)