
Ekde la malkovro de la fundamenta diferenco inter kristaloj de tartrata acido artefaritaj en laboratorio kaj tiuj devenantaj de fermentinta vinbersuko, kiun faris la franca kemiisto kaj biologisto Louis Pasteur en 1860, la kialo de samkiraleco en la biologia mondo restas unu el la grandaj misteroj de la naturo. Nuntempaj teoriaj kaj esperimentaj aliroj al la problemo estas prezentitaj. Konklude, oni agnoskas, ke eble la deveno de samkiraleco restos porĉiam nekonata, sed ke la profunda studado de tiu ĉi problemo povas provizi pli bonan komprenon pri la estiĝo de vivo en nia planedo rezulte de kemia plikompleksiĝo je molekula nivelo.
Naskiĝis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College. Esplorinteresoj rilataj al x-radia absorbada spektroskopio kaj al neŭtrona difraktado kaj ties apkikado al studado de diversaj materialoj je la nanometra skalo. Esperantisto ekde 1984. Preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Goteburgo), en Havano en la 95a UK kaj en Bonaero en la 99a UK. Ekloĝis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka Kalifornia (San Franciska golfo) kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de la landa asocio Esperanto-USA (2010 ĝis nun) Instruis en Somera Kursaro ĉe Universitato de Kalifornio San Diego (2010)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)