Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2015 → la rezisto ...
La rezisto de materialoj kaj strukturoj
Hannes Larsson
Resumo

Ni estas ĉirkaŭitaj de strukturoj gravaj por la sekureco, kaj ni uzas ĉiutage maŝinojn espereble longedaŭrajn. La serio de prelegoj celas klarigi la problemojn kaj la metodojn en la kampo de materialoj kaj strukturoj. Inter la mekanikaj proprecoj de diversaj materialoj, la plej kutimaj estas rezisto al tiro, premo aŭ ŝiro. La ŝarĝoj povas esti statikaj aŭ dinamikaj ; en la lasta kazo okazas laciĝo kaj fine post elĉerpiĝo, rompiĝo. Estos prezantataj la metodoj por mezuri la proprecojn de la materialoj. En la dua parto estos klarigataj la metodoj por kalkuli strukturojn. Ili baziĝas plej ofte sur la teorio de elasteco. La nocioj de streĉo kaj deformo estas esencaj kaj facile kompreneblaj ; la kalkulo adoptas la leĝon de Hooke, laŭ kiu la deformo estas proporcia al la streĉo. Ni vidos kiel distribuiĝas la streĉo en stangoj, traboj kaj kadroj. Pli komplika nepre evitinda kazo estas la knikado de longaj fostoj, tio estas la perdo de elasta stabileco. Poste ni vidos la fenomenon de vibrado de simplaj aŭ komplikaj strukturoj kaj la nociojn de propra frekvenco kaj resonanco . Fine Hannes montros la problemojn de strukturoj enhavantaj fendojn, kiujn oni scias pritrakti per la scienco de mekaniko de rompiĝo. La prelegoj estos ilustrataj per multaj desegnaĵoj kaj bildoj aŭ filmetoj pri katastrofaj kolapsoj okazintaj ne nur antaŭ longe, kiam oni ankoraŭ ne konis la sciencon de mekaniko de la strukturoj, sed eĉ lastatempe.

Biografio

Hannes Larsson naskiĝis en Nokia, Finnlando, en 1931. Li diplomiĝis el la Teknika Universitato de Helsinki. Sian karieron kiel inĝeniero li faris en Finnlando, Francio, Italio kaj Belgio. Ĉiam lia laboro rilatis al esploro de novaj teknologioj kaj la problemoj de materialoj kaj strukturoj. Li kalkulis centojn da ŝtalaj strukturoj por diversaj aplikoj: pontoj, ĉarpentaĵoj, ujoj, ktp. kaj laboris dum 24 jaroj en du kampoj de pinta teknologio, la spaco kaj la nukleaj reaktoroj. En Francio temis pri strukturoj de satelitoj kaj ĵetiloj, kiuj nepre devas esti kiel eble plej malpezaj kaj tamen rezistaj. En Italio Hannes gvidis sekcion de Eŭropa esplorcentro en la kampo de strukturoj de nukleaj reaktoroj. Tiuj esploroj inkluzivis eksperimentojn pri la materialoj kaj disvolvon de komputilaj metodoj. Dum sia kariero. Hannes publikigis ses fakajn librojn rilatajn al diversaj problemoj de materialoj kaj strukturoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2015 → la rezisto ...
Supren
UEA, 2026