
Ekde la unua esplorpropono de Alan Turing, la programo de A.I. surtabligis etikajn problemojn: ĉu aŭtonomaj robotoj estas danĝeraj ĉar for de la homa kontrolo? Kiu respondecas se ili prenas la eraran decidon? La prelego kadre de IKU celas respondi al tiuj ĉi demandoj, aparte post la publikigo de la malferma letero ĉe FLI (Future of Life Institute).
La fulmokurso
Federico Gobbo estas katedrulo pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. Li krome instruas planlingvistikon ĉe la Universitato de Torino kaj kunlaboras en EU-projekto MIME (Movebleco, Inkluziveco en Multlingva Eŭropo) ĉe Universitato de Milano-Bicocca. Li instruis historion kaj filozofion de la informadiko dum multaj jaroj en italaj universitatoj, kaj tenis similan kurson en Esperanto en Hajnano en 2012 ĉe la tielnomata Universitato de Esperanto, kiun oni povas rigardi per YouTube, Vimeo kaj Ipernitio. Li membras AIS-Sanmarinon.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)