
En la komenco de la 20a jarcento, pluraj arttendencoj enkondukas la uzon de lingvaj elementoj en la bildartojn. Dadaistoj kaj futuristoj, baldaŭ sekvataj de surrealistoj miksas vortojn kun bildoj, ofte cele al politika diskurso. La kunmetaĵo de du tradicie disigitaj artaj esprimrimedoj ŝuldiĝas parte al la tiama proksimeco de artaj kaj poetaj medioj. Ĉar la celo estas influi la socion, la uzataj lingvoj estas plej ofte la lokaj lingvoj. La futurista manifesto publikiĝas unue en la franca en Parizo (1909) kaj estas poste italigita, kungluaĵoj enmetas eltranĉaĵojn de lokaj gazetoj, la Gioconda de Marcel Duchamp, renomumita L.H.O.O.Q (1919) funkcias nur en la franca, la moderna kaj surrealista tipografio de Karel Teige (1927) estas en la ĉeĥa. Post la dua mondmilito, la uzo de lingvaĵoj en la arto plue disvolviĝas. Streĉa politika situacio nutras la vidartan produktadon. Multaj artistoj prilaboras la lingvan elementon en la arto. En la sesdekaj jaroj, popularigo de novaj lingvosciencaj teorioj relanĉas la debaton. Ĉu la lingvo anstataŭas la artobjektojn kaj ĝis kia grado la lingvo estas fidinda. La demando evoluas al ĝenerala elpensado pri la senso kaj sensodisvastigo. La brita grupo « Art and language » (1967-1975) prilumis la eblecon anstataŭigi la artverkon per lingva diskurso. Ilia fama ĵurnalo estas fundamenta ŝtono por la kreo de la t. n. « koncepta arto ». Se la arto esprimiĝas nur perlingve, tiam la ekspozicimaniero komplete ŝanĝiĝas.
En tiu periodo, ne nur evoluas la demando pri la lingvo sed ankaŭ la demando pri kiu lingvo. Internacia cirkulado de artverkoj fariĝas celkonscie planita. Krom la lokaj lingvoj, uziĝas ankaŭ samgrade la franca kaj la angla, kaj malpli ofte la germana. La slovaka grupo Happsoc (1965, akronimo de evento/feliĉo kun socio/socialismo) posedas angladevenan nomon sed aperigas paralelajn tekstojn en la slovaka kaj la franca. En Okcidento, la uzo de la angla malfermas la pordojn de la artgalerioj kaj de la komerca cirkvito. En orienta Eŭropo, la angla estas vidata kiel abstrakta sopiro al libera esprimiĝo. Kvankam la franca plu videblas, uzo de la angla fariĝas iom post iom ĝenerale akceptata perilo de arta komunikado. En la post 1989-a kunteksto, la fama verko de la serbo-kroata artisto Mladen Stilinović «An artist who cannot speak English is no artist» (1994) aperas provoke sed ne konvinkas. La uzon de la angla jam ne plu diskuteblas.
Paradokse en la lastaj dudek jaroj multiĝis la artverkoj kiuj utiligas kaj pridiskutas la lingvon Esperanto. La plej fama artisto ĉe esperantlingva publiko estas Daniel Salomon, kiu disvolvis «postnacian» projekton dum pluraj jaroj (2003-2007) sub nomo «la loko». Diversaj agadoj engaĝis esperantistojn kiel Baldur Ragnarsson. Li prilaboris la temojn de komprenebla nekompranata lingvo, de tutmondeco kontraŭ globalismo. Lia verko entenas ankaŭ movadajn temojn kiel esperantujan piedpilkan teamon aŭ kreon de zamenhofa monunuo. El Hungario, aperis diversaj artverkoj kritikaj al Esperanto. Video-serion kreis Zsolt Asztalos (2011) kiu utiligas esperanton kiel lingvon sen kultura fundamento. Li rigardas la lingvon kiel «fikcian, artefaritan» kaj la esperantan komunumon kiel memvole ekstermondan. En Budapeŝto denove, du svisaj kaj du hungaraj artistoj organizis eventon «Renaissance – now!» (2012). En stilo neo-modernisma influita de diversaj komiksaj tradicioj, ili ornamentis ĉambron per desegnaĵoj akompanataj de multnombraj esperanto frazoj. La ikonografio rilatis al tiu de realisma socialismo kiel la lingvo esperanto «moderna, artefarita sed preskaŭ duon mortinta lingvo kiu aspektas kiel amuza parafrazo (tiel) el la latina».
Tute alian rilaton al la lingvo havas Willem Boshoff el Sudafriko kiu de longe prilaboras la lingvan temon : pri la afrikansa, pri ĉifritaj lingvoj, pri la 11 lingvoj de Sudafriko ktp. En lia verko, ekstera instalaĵo, Infanoj el la steloj (2009) li disvolvis la temon de origino de la lingvoj. Serio de granitaj ŝtonoj metaforas la kraŝon de meteorito sur la teron antaŭ 2000 milionoj da jaroj. Tiun eventon li paraleligas kun la biblia rakonto de la Babela turo. La rakonton de Babel, Boshoff gravuris en kvardeko da lingvoj sur la ŝtonojn. La esperanto teksto aperas egalrange inter la angla kaj la telega, lingvo el Barato.
Pascal Dubourg Glatigny estas esploristo pri arthistorio ĉe CNRS (franca nacia esplorcentro). Li doktoriĝis en 1999 kaj habilitiĝis en 2014. Li instruis arto- kaj arkitekturhistorion ĉe la universitatoj Paris X-Nanterre, Paris-I Panthéon Sorbonne, Poitiers, Lausanne, UNISA Pretoria kaj Kolomba nacia universitato en Bogota. Li estas aŭtoro de pluraj verkoj kaj redaktinto de artikolkolektoj, inter kiuj : Il disegno naturale del mondo, Perugia, 2011; Quadratura: Theorie – Geschichte – Techniken, Berlin, 2011; Réduire en art, la technologie de la Renaissance aux Lumières Paris, 2008; Academies facing the question of technique in architecture, Oxford, 2008; L’artista, l’opera e la sfida della prospettiva, Roma, 2006; La Trinité-des-Monts dans la République romaine des sciences et des arts, Roma, 2005; Egnatio Danti, Les deux règles de la perspective pratique de Vignole, Paris, 2003.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)