
La planata prelego okaze de la centjara jubileo de la malĉifrado de la hitita lingvo donos – miascie por la unua fojo en Esperanto – superrigardon pri la hitita kaj prahindeŭropa lingvoj kaj pri la metodoj de la historia-kompara lingvoscienco, je la ekzemplo de la disputata demando, kiel la hitita rilatas al la aliaj hindeŭropaj lingvoj, la plej disvastiĝinta kaj bone esplorita lingvofamilio de la mondo.
Por tio mi donos superrigardon pri la komenco kaj evoluo de la hindeŭropa lingvoscienco en la 19a jarcento, kiu kulminis en la epokfara Grundriß der vergleichenden Grammatik der indogermanischen Sprachen [Fundamento de la kompara gramatiko de la hindeŭropaj lingvoj] de Karl Brugmann antaŭ ĉ. cent jaroj. Poste mi klarigos la plian evoluon en la 20a jarcento baze de la klasika ("brugmanna") modelo, kiu kondukis al la hodiaŭa bildo de la prahindeŭropa kaj la evoluo de ĝiaj t.n. filinaj lingvoj.
Sekvos enkonduko en la hititan lingvon resp. la anatolian branĉon de la hindeŭropa, kies troviĝo (samtempe kun la toĥaraj lingvoj) post la fino de la Grundriß donis novan materialon. Ĝi, surpri- zante per la foresto de multaj gravaj nominalaj kaj verbaj kategorioj kaj leksemoj, tremigis tiun fundamenton kaj devigis la hindeŭropistojn serĉi solvon por la kontraŭdiroj inter la kohera sistemo bazita precipe sur la helena kaj hindarja lingvoj kaj la variado ĝuste de la plej malnova lingvo hindeŭropa (la unuaj atestoj de la hitita devenas el la 18a jarcento a.n.e.). Parto de la lingvistoj provis akordigi la hititan materialon al la klasika bildo, klarigante ĝiajn deviojn kiel sekundarajn ŝanĝojn, precipe perdojn de kategorioj. Aliaj lingvistoj male opiniis la hititan precipe arkaika kaj baze de tiu hipotezo evoluigis novan modelon, laŭ kiu la praanatolia kaj la prahindeŭropa devenis de pli malnova lingvo, kiun Edgar Sturtevant nomis "Indo-Hittite" (hindhitita). La disputo ĝis nun ne finiĝis; sed videbliĝas, precipe ĉe la german- kaj anglalingvaj hindeŭropistoj, kompromiso tiuforma, ke oni ĝenerale akceptas la hindhititan modelon, sed alidifinas la terminon "hindeŭropa", tiel ke ĝi nomu la plej malnovan evoluŝtupon, kaj ke la tempo inter la foriro de la praanatolianoj kaj la disfalo de la t.n. malfrua hindeŭropa estis ne tre granda.
La resto de la prelego estos dediĉita al la prezento kaj kritika takso de la lingvaj fenomenoj, kiujn oni menciis por la arkaikismo de la hitita. Ĉe la unuopaj okazoj klariĝos samtempe la metodoj de la hindeŭropa lingvoscienco, tiel ke la aŭskultantoj ekhavos enrigardon en tiun malmultkonatan fakon.
Bibliografio
Brugmann, Karl. 1886–1900 (1a eld.)/1897–1916 (2a prilab. eld.). Grundriß der vergleichenden Grammatik der indogermanischen Sprachen. 5 vol. Straßburg: Trübner.
Rieken, Elisabeth. 2009. Der Archaismus des Hethitischen – eine Bestandsaufnahme. Incontri Lingu istici 32. 37–52.
Sturtevant, Edgar H. 1933. Archaism in Hittite. Language 9. 1–11.
Cyril Robert Brosch (08.08.1981, germano), D-ro fil., studis hindeŭropan lingvosciencon, malnovorientalan filologion kaj interlingvistikon en Würzburg, Berlino kaj Poznano (magistro resp. diplomo en 2008). Li doktoriĝis en Berlino per disertaĵo pri la esprimo de spaco en la hitita lingvo (2011, summa cum laude). Poste li laboris kiel universitata asistanto en diversaj germanaj altlernejoj kaj nun partoprenas en esplorprojekto pri lingvafrankaoj.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)