Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2015 → min trafis ...
Min trafis feliĉ’ esti rusa poeto… rusoj en Espa poezio
Mikaelo Bronŝtejn
Resumo

Trastudante biografiojn de la plej famaj rusiaj/sovetiaj poetoj de la dudeka jarcento, oni konvinkiĝas kun miro, ke pli ol duono el-inter tiu brila aro havas judan devenon. Neniam antaŭe la judoj tiom aktive partoprenis en la ruslingva verka proceso, kaj neniu alia etno de la multnacia Ruslando faris tiom gravan enspezon por riĉigo de la rusa literaturo. Du Nobel-premiitoj – Boris Pasternak kaj Iosif Brodskij - plus kelkdek aliaj brilaj nomoj, konataj por la poeziŝatantoj de ĉiuj kulturaj landoj, fidinde atestas, ke la fenomeno estas neordinara. Kia estas tiu poezio? Kio estas la kaŭzo de tiu fenomeno? Per konatiĝo kun la atentokaptaj, eventoplenaj biografioj kaj kun la verkoj de la plej elstaraj poetoj la aŭskultantoj trovos la respondojn al tiuj demandoj.

Se oni konsideru, ke mem la Majstro estis rusparolanto, oni povas aserti, ke la Esperanta poezio naskiĝis samtempe kun la lingvo en Rusio. Ekde 1887 ĝis la nuna tempo la rusoj faris tre gravan enspezon en ties trezorujon, spite al la militoj, persekutoj kaj ekzekutoj en diversaj epokoj. La nuntempaj esploristoj de Esperanta literaturo, Geoffrey Sutton kaj Josip Pleadin, efektivigis siajn esplorojn surbaze de la fontoj alireblaj kaj ne ĉiam plenfidindaj. Pro tio ne aperis en ambaŭ publikigitaj esplorverkoj multaj gravaj nomoj kaj epokdifinaj poeziaĵoj. Oni tamen prenu la klasifikon de Sutton kiel bazon por eniri en la potencan riverfluon de la rus-espa poezio kaj ricevu komprenigan bildon pri graveco de la rusa enspezo en la trezorujon de la Esperanta literaturo.

Biografio

Mikaelo (Moisej) Bronŝtejn (1949), rusiano. Diplomita inĝeniero pri elektro kaj ĵurnalisto, nun administranto de arbarsega entrepreno en Leningrada regiono. Dum 50 jaroj verkas en la rusa kaj en esperanto poemojn, kantojn kaj prozaĵojn. Ekde 1992 en diversaj landoj, sed plejparte en Rusio, aperis 14 liaj libroj originale verkitaj, i.a. sep poemaroj kaj tri romanoj, krom tio pli ol dudek libroj, tradukitaj el diversaj lingvoj kaj kelkaj KD-oj. Liaj prelegoj dum la dudekjara turneado en Eŭropo, Azio kaj Ameriko estis atentokaptaj por miloj da aŭskultantoj.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2015 → min trafis ...
Supren
UEA, 2026