
Promenante tra la kongresurbo, vi trovos la straton de Alain de Lille, fama mezepoka filozofo kaj teologo naskiĝinta en tiu ĉi urbo. Alanus Magnus (Alano la Granda) estis nomata tiu ĉi viro, kiu influis siatempan eŭropan kulturon kaj literaturon per siaj latinlingvaj verkoj. Li estis konata kiel mistikulo, kritikanta la tiam regantan skolastikan filozofion. Lia propra filozofio kombinis aristotelecan logikon kun novplatonismo. Multe legitaj kaj tradukitaj estis liaj lernolibroj kaj traktaĵoj pri teologio spekulacia, morala kaj praktika – konserviĝis kaj poste print-eldoniĝis (interalie en la eminenta patrologia kolekto) dudeko da liaj verkoj (i. a. "Ars Praedicandi" kaj "Anticlaudianus"). Inter ili troviĝas unu daŭre aktuala, "De planctu naturae" ("Pri plendo de la naturo"), verkita en dialoga prozimetro laŭ la ekzemplo de romia filozofo Boëthius. Ĝi esploras la rolon de la naturo en la homa mondo en dialogo serĉanta ekvilibron inter scienco kaj religio, inter homaj antaŭjuĝoj kaj sociaj kliŝoj unuflanke kaj la sindefendanta naturo aliflanke. Ni aŭskultu demandojn de Alano kaj respondojn de la naturo pri amo kaj malamo, toleremo, avareco, envio, ĉasteco, humileco, defioj kaj pri multaj aliaj, ĉiam aktualaj valoroj.
Věra Barandovská-Frank, ĉeĥino (1952), doktoriĝis pri historio de antikva literaturo kaj pri klasika filologio, instruis universitatnivele en Ĉeĥio, Slovakio, Germanio kaj Rumanio, estas profesorino de AIS kaj docentino de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Mickiewicz-Universitato Poznań (PL). Engaĝiĝas en latinlingva movado (Latinitatis Vivae Provehendae Associatio) kaj en Instituto por Kibernetiko en Paderborn kiel redaktorino de la revuo “Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft”, verkis centon da publikaĵoj.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)