Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2014 → genetika modifo ...
Genetika Modifo kaj Daŭripova Agrikulturo. Ĉu vi kuraĝas preni manĝaĵojn el MGO?
Trezoro Huang Yinbao
Resumo

Genetika modifo (aŭ transgena modifo) estas teknologio intence transplanti genan pecon de unu kreskaĵo al alia por modifi ties karakteron, por ke la cela kreskaĵo havu karakteron de la antaŭa. Geno estas elementa ero el genetikaj informoj transdonita de individuo al sia ido per seksa aŭ senseksa reproduktiĝo. Ido heredas identigeblajn apartajn trajtojn de la gepatroj tra genoj. Genetike Modifita Organismo (GMO) estas biologia organismo kies genetika materialo estis intence modifita.

Ekde nasko de la unua genetike modifita planto en 1983, genetika modifa teknologio estas vaste aplikata en agrikultura produktado. La transgenaj plantoj rapide disvastiĝas tra la mondo. Laŭ raporto de Internacia Servo por Akiro de Agronomiaj-bioteknologiaj Aplikoj (ISAAA), la areo de transgenaj plantoj atingis 170 milionojn da hektaroj en 27 landoj en 2013.

Ĉu tio estas bono au katastrofo por daŭripova agrikulturo? Ĉu GMO estas sekura por homaro? Pri tiu temo ekzistas disputo ĉie en la mondo. Ni ofte aŭdas diversajn voĉojn apogajn kaj kontraŭajn de registaroj ĝis neregistaraj organizoj, de sciencistoj ĝis ordinaraj popolanoj.

La transgena teknologio donas al ni eblecon produkti tomatojn kun geno de lakta bovino, facile transporteblan kaj longtempe konserveblan, kapablon produkti tritikojn kun genoj de araneoj, per kiuj oni povus elkuiri kaj longajn kaj maldikajn nudelojn, povon produkti kokojn kun kvar aŭ pli da kruroj aŭ flugiloj laŭ homaj bezono kaj imago, ĉar la viando el kruroj kaj flugiloj pli plaĉas al ne-malmultaj homoj, ekzemple en Ĉinio. Ĉu vi deziras aŭ kuraĝas preni tiajn manĝaĵojn? Ĉu GMO detruas aŭ plibonigas daŭripovan agrikulturon? Ĉu ni devas daŭrigi aŭ haltigi disvastigon de GMO? Jen la prelego de ĉina agronomo s-ro Trezoro Huang Yinbao.

Biografio

S-ro Trezoro Huang Yinbao(1962-), agronomo, ekonomikisto, prezidanto de Jingkio Investa Kompanio, eksprezidanto de Scienco-Teknika Komitato de Jingchuan-Gubernio en Ĉinio, multfoje premiita de centra, provinca, urba kaj gubernia registaro de Ĉinio pro la elstara esplorado en agrikulturaj scienco kaj teknologio. Li gvidis 20 agrikulturajn esplorprojektojn, publikigis ĉirkaŭ 30 artikojn pri agrikultura esplorado en naciaj fakaj gazetoj, sukcese produktis bonefikan fungicidon kontraŭ pomarba malsano. La fungicido estas vaste disvastigita en Ĉinio, kaj finance subvenciita de Ĉina Scienco-Teknika Ministrejo je 700000 RMB (ĉ.84000 eŭroj) en 2004. Li esperantistiĝis en 1983, kune kun internaciaj samfakanoj fondis Internacian Agrikulturan Esperanto-Asocion(IAEA). Li publikigis 10 sciencajn raportojn en Esperanto pri agrikulturo en Scienca Revuo kaj Internacia Agrikulturo(IAEA). Li estas ekssekretario de ILEI(2011-2012), laborinto por Esperanto-Insulo (2010-2012), konsiliano de Ĉina Esperanto-Ligo(2013-), vicsekretario de Ĉina Esperantista Instruista Ligo(2012-), konsiliano kaj peranto de UEA (2013-), premiito de UEA pro elstara agado en 2012, premiito de ĈEL pro elstara agado en Esperanto-Movado en 2009-2011 kaj en 2012-2013.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2014 → genetika modifo ...
Supren
UEA, 2026