Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoiku2014 → utopio: “ne-lokoj” ...
Utopio: “ne-lokoj” kaj “bonaj lokoj” inter filozofio, historio kaj psikologio
Sara Spanò
Resumo

““Utopio”, laŭ la grekdevena etimologio de la vorto, signifas “ne-loko”, “neekzistanta loko”. Fakte, oni povas difini “utopio” kiel nerealan lokon, justan kaj perfekte funkciantan mondon, kies filozofia elpenso estas imitinda modelo, asimptota idealo al kiu oni alproksimiĝu strebante realigi ĝin en la reala mondo, plej ofte post la traŭmata konstato pri la esenca maljusteco kaj la malekvilibreco de la historiaj cirkonstancoj en kiuj oni vivas kaj agas. Historie, dum la jarcentoj, pluraj elstaraj filozofoj kaj politike aktivaj homoj elpensis kaj proponis en siaj verkoj idealajn modelojn pri la plej justa mondo imagebla, kiun nur la plej saĝaj kaj justaj homoj rajtu regi kaj decidpovi. La proponata analizo intencas rekonstrui la historion de la filozofia ĝenro “utopio”, sekvante ĝin dum la jarcentoj, ekde la unua utopio aperinta en antikveco – La Respubliko de Platono – ĝis la plej modernaj, politikaj utopioj, kaj montrante ankaŭ la danĝerajn misuzojn – konkrete okazintajn dum la historio de la homaro – de la plej famaj utopiaj ĉefverkoj, ekspluatitaj kaj torditaj por blinde kaj absolutisme strebi konkrete realigi la antaŭfiguritajn modelojn, sen plu konsideri ilin inspiraj, lumigaj fontoj, sed diktatoj rigore kaj ĉiakoste aplikendaj aŭ por reatingi edenan “oran epokon” de la homa historio aŭ por realigi perfektan staton en la nuntempo. “Utopio”, laŭ fama vortludo de Thomas Moore, aŭtoro de fama verko titolita ĝuste “Utopio”, povas soni samtempe kiel “ne-loko” (ou-topos) kaj “bona loko” (eu-topos), sed kiam ĝi perdis sian pozitivan signifon? Krome, estiĝas grava demando pri la nuntempo: kiam utopio vere povas gardi kaj esprimi sian plibonigan potencialon?

Biografio

Sara Spanò estas postdoktoriĝa esploristino ĉe la Universitato de Torino. Post bakalauro pri Filozofio kaj diplomiĝo pri Arkivaj Sciencoj, Paleografio kaj Diplomistiko ĉe la Ŝtataj Arkivoj de Torino, ŝi magistriĝis pri Komparaj Sciencaj Studoj pri Religioj kaj ŝi doktoriĝis pri Mezepoka Latinlingva Literaturo kaj Psikologio Aplikita al Religio; ŝi rekonstruis la historion kaj la evoluon, inter Oriento kaj Okcidento, de la koncepto de malagemo (latinlingve: acedia) la plej grava peka kondiĉo, tia kia ĝi estas priskribita en la verkoj de pluraj kristanaj autoroj inter la kvara kaj la sepa jarcento p.K., periodo dum kiu tiu nocio funde transformiĝis. Nuntempe ŝi estas analizanta la plurjarcentan transiron de la koncepto de acedia el diabla elpensitaĵo al malsano, specife al nuntempa deprimiĝo. Krome, ŝi paralele pretigantas filologie analizitan kaj komentitan version de De Virginitate, la plej grava verko de Bazilio de Ankaro, kuracisto aktiva dum la kvara jarcento, kies teorioj havas plurajn interesajn implicojn por la nuntempa medicino kaj psikologio. Ŝi samtempe kunlaboras kun la Universitato de Romo La Sapienza, kie ŝi kunmastrumas esplorprojekton pri metalingvistikaj kapabloj, kunlabore kun aliaj kvin universitatoj (Granada, Vitoria Gasteiz, Innsbruck kaj Québec à Trois Rivières).

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

tekoiku2014 → utopio: “ne-lokoj” ...
Supren
UEA, 2026